Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/48

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pri tio, kiel ĝi estis mokata kaj persekutata, kaj nun ĝi aŭdis, kiel ĉiuj diras, ke ĝi estas la plej bela el ĉiuj belaj birdoj. La siringarbetoj klinis sin kun siaj branĉoj al ĝi en la akvon, kaj la suno lumis varme kaj freŝige. Tiam ĝi elrektigis sian plumaron, ĝia gracia kolo leviĝis, kaj el la tuta koro ĝi ekkriis: "Pri tiom da feliĉo mi eĉ ne sonĝis, kiam mi estis ankoraŭ la malbela anasido!"


Abio

En la arbaro staris beleta abio; ĝi havis bonan lokon, la suno povis penetri al ĝi, estis sufiĉe da aero, kaj ĉirkaŭe kreskis multe da pli grandaj kamaradoj, abioj kaj pinoj. Sed la malgranda abio volis nur ĉiam kreski kaj kreski; ĝi ne pensis pri la varma lumo de la suno kaj pri la freŝa aero, ne interesis sin pri la vilaĝanaj infanoj, kiuj tie iradis kaj babiladis, kiam ili sin turnadis en la arbaro, kolektante fragojn kaj frambojn. Ofte ili venadis kun plena poto aŭ kun fragoj survicigitaj sur trunketo de pajlo. Tiam ili sidiĝadis apud la arbeto kaj diradis: "Ha, kiel ĉarme malgranda ĝi estas!" Sed tio tute ne plaĉis al la arbeto.

En la sekvanta jaro ĝi estis jam pli granda je unu trunkido, kaj en la sekvanta jaro ĝi estis ankoraŭ pli granda je unu trunkido; ĉar ĉe abio oni povas precize kalkuli la jarojn de ĝia kreskado, se oni kalkutas, kiom da fojoj ĝi ricevis novan trunkidon.

"Ho, se mi estus tiel same granda arbo kiel la aliaj!" ĝemis la arbeto, "tiam mi povus larĝe etendi miajn branĉojn kaj per mia supro rigardi en la malproksiman mondon! Tiam la birdoj konstruus siajn nestojn inter miaj branĉoj kaj en tempo de ventego mi povus balanci mian kapon tiel same grandsinjore, kiel tie la aliaj."

Nek la lumo de la suno, nek la birdoj, nek la ruĝaj nuboj, kiuj naĝis super ĝi matene kaj vespere, faris al ĝi ian ĝojon.

Kiam estis vintro kaj ĉirkaŭe kuŝis blindige blanka neĝo, ofte alkuradis leporo kaj saltadis pluen ĝuste trans la arbeton. Ho, tio estis indigniga! Sed pasis du vintroj, kaj en la tria vintro la arbo estis jam tiel alta, ke la