Paĝo:Andersen - Fabeloj, 1926, Zamenhof, II.pdf/9

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj tiam la kapeto fariĝas al ili tute peza. Jes, sed tio ne faras al ili doloron, ĉar la dio de dormo estas tre bona por la infanoj. Li nur postulas, ke ili estu trankvilaj, kaj tiaj ili estas pleje tiam, kiam oni ilin enlitigis. Ili devas esti silentaj, por ke li povu rakonti al ili historiojn.

Kiam la infanoj jam dormas, la dio de dormo sidiĝas al ili sur la lito. Li estas bone vestita, lia frako estas el silko, sed estas ne eble diri precize, kian koloron ĝi havas, ĉar ĝi briletas verde, ruĝe kaj blue, depende de tio, en kia direkto li sin turnas. Sub ĉiu el siaj du brakoj li tenas ombrelon; unu estas kun bildoj, li etendas ĝin super la infanoj, kaj tiam ili sonĝas dum la tuta nokto plej belajn historiojn; la dua estas tute sen desegnoj, ĝin li starigas super la malbonkondutaj infanoj, por ke ili dormu tute senkonscie. Kiam ili matene vekiĝas, ili estas sonĝintaj absolute nenion.

Nun ni aŭdu, kiel la dio de dormo en la daŭro de tuta semajno ĉiuvespere venadis al unu malgranda knabo, kiu estis nomata Hjalmar, kaj kion li rakontis al li. Tio estas sume sep historioj, ĉar ekzistas sep tagoj en la semajno.

Lundo.

« Aŭskultu, mia kara! » diris la dio de dormo vespere, kiam Hjalmar estis enlitigita, « nun mi montros al vi mian tutan belaĵon! » Tiam ĉiuj floroj en la florpotoj aliformiĝis en grandajn arbojn, kiuj etendis siajn longajn branĉojn sub la plafono kaj laŭlonge de la muroj, tiel ke la tuta ĉambro aspektis tiel plej bela ĝardeno. Ĉiuj branĉoj estis plenaj de floroj, kaj ĉiu floro estis pli bela ol rozo, havis balzaman aromon, kaj se oni volis ĝin manĝi, ĝi estis pli dolĉa ol konfitaĵo. La fruktoj brilis tute kiel oro, kaj tie estis bulketoj, kiuj krevis de abundego de sekvinberoj. Estis neimageble bele. Sed subite el la tirkesto, kie kuŝis la lernejaj libroj de Hjalmar, aŭdiĝis terura plorkriado.

« Kio ĝi estas? » demandis la dio de dormo, iris al la tablo kaj eltiris la tirkeston. Tio estis la ardeza tabuleto, en kiu sentiĝis ŝirado kaj pinĉado, ĉar en la ekzemplon de kalkulado enŝteliĝis malĝusta nombro, tiel ke la aliaj nombroj volis diskuri. La grifelo saltadis sur sia ŝnureto tien kaj reen, kvazaŭ ĝi estus malgranda hundo, kiu volus helpi al la kalkula ekzemplo, sed ĝi ne povis tion fari. Ankaŭ en la skribkajero de Hjalmar aŭdiĝis tia plorado, ke estis malagrable ĝin aŭskulti. Sur ĉiu paĝo laŭlonge, de supre ĝis malsupre, staris ĉiuj grandaj literoj, ĉiu kun malgranda litero flanke, unu post la alia. Tio estis la skribmodelo, kaj apud ĝi staris kelke da aliaj literoj, kiuj pensis, ke ili aspektas tiel same,