Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/19

Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Se vi postulas nur tion de mi”, ŝi diris, „mi ĝin fordonos kun ĝojo!” Kaj ŝi donis al la sarkistino siajn belajn, nigrajn harplektojn kaj ricevis interŝanĝe la blankajn de la maljunulino.

Tiam ili iris en la grandan florejon de l’ Morto, kie floroj kaj arboj strange interkreskis. Belaj hiacintoj staris sub vitrokloŝoj, kaj grandaj, fortegaj peonioj; oni vidis akvokreskaĵoj; unuj estis tute freŝaj, aliaj aspektis malsanete; limakoj rampis sur la folioj, kaj nigraj kankroj ĉirkaŭpremis la trunketojn; kreskis ankaŭ belegaj palmarboj, kverkoj kaj platanoj, kaj plie petroselo kaj floranta timiano; ĉiu arbo, ĉiu floro havis sian nomon, ĉiu estis la vivo de iu homo; la homo ankoraŭ estis vivanta, unu en Ĥinujo, alia en Grenlando, dise en ĉiuj lokoj de la mondo. Troviĝis altaj arboj kreskantaj en kuvoj malgrandaj; ili aspektis tute premitaj kaj estis pretaj por krevigi la kuvon; ankaŭ en multe da aliaj lokoj staris malsanaj floretoj en grasa tero, kun musko ĉirkaŭe kaj dorlote flegitaj. Sed la malgaja patrino kliniĝis super ĉiu el la plej malgrandaj kreskaĵoj, kaj ŝi aŭdis, kiel frapas la homa koro interne de ili. Fine, fine el milionoj da kreskaĵetoj ŝi rekonis la koron de sia infaneto.

„Jen ĝi estas!” ŝi kriis, etendante la manon super blua krokuseto, kiu tute kurbiĝis kontraŭ la tero, malsanete kaj lace.