Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/34

Ĉi tiu paĝo estis validigita

kaj ĉiuj ĵetataj alten en la aero, kaj tute frakasitaj ili disfalis sur la tero.

„Mi ne volas! Mi ne volas!” kriis la reĝo, sed la plej granda hundo prenis lin kaj la reĝinon kaj ĵetis ilin post la ceteraj; eĉ la soldatoj teruriĝis, kaj la popolo kriegadis: „Kara soldateto, vi fariĝu nia reĝo kaj edziĝu kun la belega princino!” Tiam ili sidigis la soldaton en la kaleŝo de l’ reĝo, la tri hundoj gaje dancis antaŭ ĝi, ili kriis Hura! kaj la knaboj fingrefajfis, kaj ĉiuj soldatoj salutis. Sed la princino forlasis la kupropalacon kaj fariĝis reĝino. La edziĝa festo daŭris ok tagojn, kaj la hundoj ĉeestis la festenadon, kaj ili faris grandajn okulojn.