Paĝo:Andersen - Fabeloj de Andersen, 1923, Skeel-Giörling.pdf/40

Ĉi tiu paĝo estis validigita

steloj; unu stelo falis, lasante sur la ĉielo longan fajrostrion.

„En ĉi tiu momento mortas iu”, diris la knabineto, ĉar ŝia mortinta avino, la sola persono, kiu faris bonon al ŝi, ofte diris: „Kiam stelo falas, animo flugas supren al Dio!”

Ankoraŭ unu fojon la knabineto ekbruligis alumeton kontraŭ la muro; ĝi briladis kaj lumis ĉirkaŭe, kaj en la lumado ŝi vidis sian avinon, tiel hela, tiel belega kaj dolĉa.

„Avino!” kriis la knabineto, „ho avino, prenu min kun vi! Mi scias, ke vi malaperos for de mi, kiam la alumeto estingiĝos, for de mi kiel la varma kameno, kiel la belega ansera rostaĵo, kaj la granda, dolĉa Kristnaska arbo!” – kaj rapidege ŝi ekbruligis ĉiujn alumetojn, kiuj restis en la paketo. Ŝi volis nun firme teni la avinon, kaj la alumetoj lumis kun tia brilo, ke fariĝis multe pli lume ol ĉe la klara tago. Neniam la avino estis tiel belega, tiel granda; ŝi levis la knabineton supren sur sian brakon, kaj en brilo kaj ĝojego ili forflugis, tiel alten, tiel alten, kaj tie estis neniu malvarmo, neniu malsato, neniu timo; — ili estis ĉe Dio.

Sed je la malvarma, frua matenhoro, en la anguleto ĉe la domo, sidis la knabineto kun ruĝaj vangoj kaj buŝeto ridanta; — senviva ŝi estis, mortigita de l’ frosto la lastan vesperon de la