Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/48

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj denove pli longa paŭzo — la plorado ŝanĝiĝas en plendan, ŝiratan ĝemadon.

Estas nenia dubo, ke la interparolo rilatas la mortinton, antaŭ kiu ĵus preĝas la genuanta monaĥino. La monaĥino komprenas tion kaj senvole, eĉ kontraŭ ŝia volo altrudas al ŝi la demandoj: "Kiu mortis? Kiamaniere? Ĉu li estis juna, maljuna, malfeliĉa?"...

Sed ŝi mem ne respondas tiujn demandojn, ŝia animo estante de neniu vorto interrompata dum kelke da minutoj denove enprofundiĝas ankoraŭ pli en la preĝon.

Subite estis aŭdataj el la apuda salono denove vortoj kaj tutaj frazoj: tiun ĉi fojon parolas la ĝema voĉo, kredeble tiu, kiu antaŭ la momento ĝeme ploris...

"— Ah, mi restos ĉiam — sinjorino — danka al vi... Mi ne povas, mi ne devas ĉi tie — Kien mi rifuĝus? — Ĉi tie mia koro — pro la doloro — Ne, ne — mil dankojn — ke mi povos ĉe vi la nokton — Oh, mia koro — kvazaŭ la ponardo ĝin —"

Kaj la voĉo enhavas tiom da impresplena kortuŝo, ke ankaŭ la monaĥino, ĝis nun pli malvarma ol ekscitita, eksentas en la animo ian simpation al la homoj tute nekonataj al ŝi, kiuj estas trafitaj de la malfeliĉo.

Senvole en ŝia animo aperas pensoj, kiuj estas en nenia rilato kun la preĝo kaj transiĝas al la objekto, por kiu ŝi preĝas. Estas al ŝi mole, preskaŭ elegie.

Ŝajnas al ŝi, kvazaŭ ŝia koro komencus degeli — kaj kontraŭ ŝia volo altrudas sin al ŝi la pensoj tute mondaj...

Ŝi preĝas ankoraŭ; ŝiaj lipoj sin movas kaj mallaŭte parolataj vortoj estas vortoj de la preĝo; sed ŝia spirito rondas jam, kompreneble ankoraŭ malproksime kaj alte, super la objekto de la preĝo.

Jen ŝi ekpensas, ke ŝi genuas antaŭ la kadavro de juna knabino, jen denove, ke antaŭ la kadavro de maljuna sinjorino, kiu mortis de la marasmo; sed tuj