Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/52

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La frosto trakuris ŝiajn membrojn; sed tuj poste ŝi sentis, ke la sango ruĝigas ŝiajn vangojn...

Ŝi sentis sin premita kaj malĝoja — kaj eble ankaŭ la larmo enŝteliĝis en ŝian okulon, se ŝi povus daŭrigi sian meditadon.

Sed tio ne okazis; post la momento eksonis el la antaŭĉambro la sama perforte mallaŭtigata, ĝema voĉo, kiu rakontis antaŭe tiel simple kaj tamen tiel kortuŝe.

"Kaj morgaŭ matene alveturos la patro kaj la patrino! Oh — kiamaniere mi komunikos tion al ili! La patro havas malmolan koron, la patro restos malvarma... Sed la patrino ŝiros siajn harojn, la patrino amis ja ŝin kiel pupilon de sia okulo; la patrino malesperos..."

"Sed kiu estas kulpa je ĉio ĉi?" intermetis poste tiu klara soprano, kiun la monaĥino estis unue aŭdinta el la antaŭĉambro.

"La fianĉo devenas ja de riĉa kaj ordema familio kaj entute estas ĉarma kaj brava junulo..."

"Vere, vere," ekĝemis respondante la plenda voĉo kaj mallaŭte aldonis ion, kion la monaĥino ne aŭdis.

Poste la personoj en la antaŭĉambro restis silente dum kelke da minutoj kvazaŭ en embarasoj, kion fari. Subite eksonis mallaŭta muĝo kaj tuj poste estis aŭdata mallaŭtigata voĉo, kiu ĝis nun ankoraŭ ne parolis:

"Ah — ni ne interrompos la estimindan fratinon![1] Volu do eniri!"

Kaj la mano, kiu videble jam kelkan tempon estis metita sur la anso, malfermis tute la pordon. Kaj malrapide, ŝtelirante, kvazaŭ timante malpacigi per la plej malgranda ekbruo, eniris la virinoj kaj la knabino, kiun la monaĥino estis jam vidinta, akompanataj de la sinjorino en plej bona aĝo.

La monaĥino, kiu aŭskultis atente kaj kun levita kapo antaŭ la malfermo de la pordo, aŭdinte la ekknaron

  1. En slavaj landoj la monaĥinoj estas nomataj »fratinoj«. (Rim. de trad.)