Paĝo:Arbes - Rakontoj, 1908, Grňa.pdf/81

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vere — mi devis alie eduki cin, ol kiel mi cin edukis! Mi faris eraron, ĉar mi allasis, ke ci pasigu cian tutan vivon en la arbara solejo, ekskluzive en la societo de l' maljuniĝanta patro.

Mi devis, laŭbezone devige aŭ perforte, se eĉ por iom da tempo, forpeli cin en la mondon, por ke ci ekkonu la homan hipokritecon kaj spite la ĝusteco de cia aŭtopsio pri la mondo ne estu tiel mola, tiel sentema...

Jes, jes — mi devis doni al ci okazon rigardi pli profunde en la vivoturnon, en la homajn korojn!... Mi faris eraron, ĉar mi ne devigis cin, ke ci akiru spertojn pri la gento virina, ke ci ekkonu, ke nenio estas tiel ŝanĝema, nenio tiel perfida, kiel la koro de l' virino!...

Se estus tiel okazinta, certe tio, kio cin trafis, ne surprizus cin — kaj ne enpremus al ci la mortigan ilon en la manon...

Pardonu, knabo, pardonu al la pentofaranta patro la gravan, nepardoneblan kulpon — ĝuste eraron! Ĝin ne kaŭzis la malbona volo, sed la patra — eble ankaŭ infana amo, kiu ne volis kaj ne povis malhelpi kian ajn cian emon. Mi edukis cin viro — en la plena senco de l' vorto — viro ŝatanta honoron, viro, kies honoro ne estis ĥimero...

Kaj ke la senmezura animdoloro faligis cin antaŭtempe en la tombon, ke la trompita amo, la abomena perfido de l' malfidela edzino... Ne, ne! Laŭ cia karaktero ci ne povis fari alimaniere. Estante en cia situacio mi sendube farus tion saman. Unu premo de risorto de l' revolvero — kaj en la momento la netolerebla sufero estus finita..."

Post tiuj ĉi vortoj li ekrigardis timeme la armilojn pendigitajn sur la muro. Poste li aliris al la muro, deprenis la revolveron, pendantan sub la fotografaĵo de