Paĝo:Ariŝima - Deklaracio, 1924, Tooguu.pdf/10

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tro diversaj aferoj. Ĉu la loko Ŝiobara[1] estas bona por via malsano? Onidire la ŝanĝo de la klimato estas granda en via loko kaj mi opinias, ke tie malvarmiĝos pli frue ol en Tokio.

Ankaŭ por mi mem mi deziras, ke vi nun restu en Tokio; ĉar mi sentas, ke mi ankaŭ ekkomprenis la religion. Entute la familio de miaj gepatroj tute ne atentis religian vivon, kaj tio ne devenis de memkonscio. Eble mia patro pensis iom pri tio, sed al la aliaj familianoj tio okazis nur pro malvigla, senmemkonscia vivado. Implikite en tiun atmosferon, mi ankaŭ havis ĝis nun neniun rilaton al religia vivo. Akceptinte supraĵan antaŭopinion, kiu devenis de iu scienca antaŭjuĝo, tiel, kia ĝi estas, mi pensis, ke por mi estas nenecese rigardi la religion rekte; kaj efektive mi estis tiam tiel senpripensema, ke ĝi estis nenecesa por mi. Sed ŝajnas al mi, ke ankaŭ mia vivo ektravivis strangan turnotempon. La mondo ekŝajnis al mi tiel vivoplena, al la celo progresanta kaj organika, ke mi ĝin nur sub abstrakta, dubsenca vorto kiel „sorto“ ne povas kompreni. Dum tia penso ekkreskis en mi, mi unue ekinteresiĝis je la kristanismo, kiun vi konfesas. Mi denove rigardis mian ĉirkaŭon kaj vidis kun miro, ke mistera mondo, de mi ĝis nun tute neatentita, antaŭ mi disvolviĝas. Eksciiĝinte, ke homa vivo povas tiel ŝanĝiĝi laŭ la maniero de rigardo, mi nur miregas pri ĝia riĉa amplekso. De antaŭ nelonge mi regule legadis la leteron „al la Romanoj“ ĉiuvespere antaŭ enlitiĝo kaj, sentinte en mia koro ĉiun tiaman sekreton, mi timis antaŭ la profunda kaj akra sagaceco de Kristo. Mi pensas, ke povis observi

tiel akre kiel ambaŭklinga glavo nur Paŭlo reviv-

  1. Ŝiobara: Unu el la plej famaj banlokoj en Japanujo