Paĝo:Baghy - Hura!, 1930.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estis validigita

Strange ekstravaganca estis lia patro. Antaŭ dekkvin jaroj li renkontis lin eble la unuan fojon, sed certe la lastan fojon. Tiam la juna Grauer ankoraŭ estis gimnaziano, apenaŭ dekjara knabo. Tiutempe li loĝis en instituto. Dum longaj jaroj neniu vizitis lin. Ofte eĉ la someran libertempon li pasigis inter la muroj de la severa konstruaĵo. Foje veni iu, kiu volis vidi lin. Onidire la — patro. La impreso de la renkontiĝo restis neforviŝebla en la koro de la filo. Ho, kiel freneze batetadis lia infana koro dum la vestado, dum la alkonduko, ĉe la sojlo de la salono! Li promesis mil kisojn al la nekonata viro kaj post la transpaŝo de la sojlo liaj revoj dronis en la kruda realeco.

En la mezo de la salono staris severmiena grizhara viro. Nenia emocio, nek alvoka rideto ĉe la renkonto. Per energia gesto li forpermesis la instruiston, kiu kondukis la junan Grauer en la salonon. La instruisto tre humile, profunde klinante sin senbrue forlasis la ĉambron. La patro kaj filo restis en intima duopo. La juna Grauer proksimĝis al sia patro por kisi lian manon, sed tiu subite ŝovis ĝin en la poŝon.

— Eksidu! — komencis li kaj la filo iom tremante eksidis sur la proponitan fotelon. — Ĉu vi estas Cezaro Grauer?

— Jes, oni nomas min tiel… kaj vi estas mia patro… ĉu ne?

— Ĉu vi estas sana? — daŭrigis la severa viro, kvazaŭ li tute ne atentus pri la demando. — Espereble, vi estas sana kaj ŝatas lernadi.

— Jes.

— Nu, bone. Mi venis por diri al vi, ke mi zorgos pri via estonteco. Ĉu komprenite?

— Jes.

— Nu, tiam ni estas en ordo. Vi povas foriri.

— Jes, — respondis obeeme la timigita knabo kaj ekiris al la pordo, sed tie prenante kuraĝon li returnis sin. — Paĉjo, kial vi koleras min?