Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/11

Ĉi tiu paĝo estis validigita

larĝaj, proksimaj unu de la alia, havis lignajn kvadratojn en sia malsupra parto por naski dubhelon, dank’ al kio lerta vendisto donas al la ŝtofoj la koloron deziratan de siaj aĉetantoj. La junulo ŝajnis tute malŝati tiun gravan domparton, liaj okuloj ne jam fiksis sin tie. La fenestroj de la dua etaĝo, kies movkovriloj refalditaj lasis vidi tra grandaj vitraĵoj de Bohema vitro kurtenetojn el flavruĝa muslino ne interesis lin pli. Lia atento sin direktis precipe al la tria, al malbelaj fenestroj, kies maldelikate laborita ligno estus meritinta, ke oni metu ĝin en la „Konservejon de la artoj kaj metioj“ por montri la unuajn penojn de la franca lignaĵarto. Tiuj fenestroj havis vitraĵetojn de koloro tiel verda, ke sen siaj bonegaj okuloj la junulo ne estus povinta ekvidi la blukvadratajn kurtenojn, kiuj kaŝis la misterojn de tiu loĝejo al la profanulaj okuloj. De tempo al tempo tiu observanto, enuigata pro sia senrezulta rigardado aŭ pro la silento, en kiu enprofundiĝis la domo, same kiel la tuta kvartalo, mallevis siajn okulojn al la malsupraj regionoj. Nevola rideto desegniĝis tiam sur siaj lipoj, kiam li revidis la butikon, kie renkontiĝis efektive sufiĉe ridindaj aferoj. Teruriga ligna kolono horizonte apogita sur kvar stangoj, kiuj ŝajnis kurbigitaj per la pezo de tiu kaduka domo, estis surkovrita per tiom da tavoloj de diversaj ŝmirpentraĵoj, kiom de ruĝpudro ricevis la vango de maljuna dukino. Meze de tiu larĝa trabo gracie skulptita troviĝis antikva pentraĵo reprezentanta katon, kiu pilkludas. Tiu pentraĵo kaŭzis la ĝojon de la junulo. Sed oni devas diri, ke la plej sprita el la modernaj pentristoj ne imagus tian tiel komikan karikaturon. La besto tenis en unu de siaj antaŭpiedoj reĵetilon tiel grandan, kiel ĝi mem, kaj staris sur siaj postpiedoj por celi dikegan pilkon, kiun al ĝi resendis nobelo kun brodita