Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estis validigita

lasis vidi elegantajn ŝuojn, tiom pli rimarkindaj meze de la pariza koto, ĉar li havis blanksilkajn ŝtrumpojn, kies ŝprucmakuloj pruvis lian senpaciencon. Li venis kredeble de edziĝfesto aŭ de balo, ĉar je tiu frua horo li mantenis blankajn gantojn, kaj la bukloj de liaj nigraj malfrizitaj haroj, disĵetitaj sur liaj ŝultroj, indikis hararanĝon laŭ Karakala, enmodigita tiom de la skolo de David kiom per tiu pasanta entuziasmo por la grekaj kaj romaj formoj, kiu signis la unuajn jarojn de tiu jarcento. Malgraŭ la bruo, kiun faris kelkaj malfruiĝintaj legomistoj veturante galope por atingi la grandan vendhalon, tiu tiel malkvieta strato havis tiam trankvilecon, kies magiecon konas nur tiuj, kiuj eraris en senhoma Parizo je tiuj horoj, kiam ĝia bruaro momente kvietiĝita, renaskiĝas kaj estas aŭdata en la malproksimo kiel la granda marvoĉo. Tiu stranga junulo kredeble estis tiel scivolema por la komercistoj de la kato, kiu pilkludas, kiel la kato, kiu pilkludas estis tia por li. Blankbrila kravato igis lian malkvietan vizaĝon ankoraŭ pli pala ol ĝi estis reale. La flamo laŭvice malluma kaj fajrera, kiun ĵetis liaj nigraj okuloj, harmoniĝis kun la strangaj konturoj de lia vizaĝo, kun lia larĝa kaj ondlinia buŝo, kiu kuntiriĝis ridetante. Lia frunto, sulkigita pro grava malagrablaĵo, fatalaspektis. Ĉu la frunto ne estas, kio estas pli profeta en la homo? Kiam tiu de la nekonito esprimis la pasion, la faldetoj, kiuj tie formiĝis, kaŭzis kvazaŭan terurigon pro la vigleco, per kiu ili reliefiĝis; sed kiam li reakiris sian trankvilecon, tiel facile rompeblan, tie oni vidis lumecan graciecon, kiu altirebligis tiun fizionomion, kie ĝojo, doloro, amo, kolero, malŝato vive brilis per tiel komunikiĝa maniero, ke la plej nesenta homo devis esti impresigita per ĝi. Tiu nekonito koloretiĝis tiel je la momento, kiam subite oni