Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/6

Ĉi tiu paĝo estis validigita

ANTAŬPAROLO

Honoré de Balzac naskiĝis en Tours 1799 kaj mortis en Parizo 1850. Li estis filo de ekssekretario de la reĝa konsilantaro. Li studis en Vendôma kolegio, liveris pseŭdonime tre juna mezbonajn romanojn; li estis presisto en Parizo (1826—1829), forlasis post gravaj perdoj la profesion, kiu ne konvenis je liaj emoj; ekreskribis sed per tutnova maniero, kiu kondukis lin rapide al sukceso. En 1830, li eldonis la „Physiologie du Mariage" (la fiziologio de la edzeco), viva satiro, kiu certigis lian famon. De tiam li ne ĉesis produkti romanojn kaj novelojn legatajn avide. Post ekzistado laborema kaj necerta, li atingis fine la famon kaj la komforton kaj li ĵus honorinde edziĝis, kiam tro frue li mortis, en la pleneco de la talento kaj de la vivo.

Balzac estis entrepreninta priskribi laŭ ĉiuj ĝiaj aspektoj la samtempan societon. Li dividis sian tutan verkaron en fakoj, kiuj entenis ĉion: Scenojn de la vivo: privata, pariza, provinca, politika, militista, kampara ktp. Ĉio devis konsistigi la „Comédie Humaine“ (homara komedio). Sed li ne povis plenumi tian ampleksan komedion, kvankam liaj verkoj atingis la nombron 90. Same kiel ĉiuj geniuloj, li kreis tipojn, kies nomoj restos: Patro Goriot, Gaudissart, patro Grandet, Gobsek ktp.

Balzac verkis ankaŭ teatraĵojn: „Vautrin“ en 1840 kaj „Merkadet“, kiuj havis pli da sukceso.