Paĝo:Balzac - La firmao de la kato kiu pilkludas, 1924, Benoit.pdf/8

Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kelkaj dialogoj nur, ne sufiĉe por interrompi la tedecon de la ĉiama rakonto. Cetere pro tio la stilo estas peza. Balzac trouzas la komparojn ofte sen rilato kun la temo, ekz.: „La preterpasanto, kiu zorge rigardis la drapvendiston, kiel Humboldt la unua devis ekzameni la elektrongimnoton ... “, aŭ „la antikvaj ruboj retrovitaj de Cuvier“; la pronomon dont (kies), la adverbonv assez (sufiĉe), la esprimon un de ces (unu el tiuj) ktp.

Oni sentas, ke li verkis rapide. Efektive por fermi la buŝon de siaj kreditoroj li bezonis labori terurige, enfermiĝante semajnojn kaj monatojn kaj verkante eĉ nokte. Tia penigado mallongigis lian vivon.

La tradukaĵo, kiun mi prezentas al la esperantista publiko estas farita laŭ la konsilo de eminenta kritikisto: „Ni kredas hodiaŭ, ke la tradukanto devas malaperi malantaŭ sia aŭtoro kaj oni pelas kelkfoje ĝis ekstreme la zorgon pri laŭvorta ĝusteco“. Mi pensas, ke tiel la legantoj povos akiri kiel eble plej ĝustan opinion pri la originalo.

Paul Benoit.
7