Paĝo:Beaumarchais - Edziĝo de Figaro, 1898, Kofman.djvu/12

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉarmo altiras nin al la plezuro: la plej aventura virino sentas en si voĉon, kiu diras al ŝi: estu bela, se vi povas, bonkonduta, se vi volas; sed estu estimata: tio ĉi estas necesa. Sed, ĉar ni devas esti almenaŭ estimataj, kaj ĉia virino sentas la gravecon de tio ĉi, ni timigu antaŭ ĉio Suzanon rilate la publikigon de l' proponoj, farataj al ŝi.
Bartolo. Al kio tio ĉi kondukos?
Marcelino. La honto, ŝin prenante efike, ŝi daŭrigos rifuzadi la grafon, kiu, por venĝi sin, subtenos la kontraŭagon, faritan de mi al ŝia edziniĝo; tiam la mia fariĝos certa.
Bartolo. Ŝi estas prava. Je Dio! Tio ĉi estas bona artifiko — edzinigi mian maljunan domistinon je la fripono, kiu forrabigis mian junan amatinon.
Marcelino. (rapide) Kaj kiu kredas multigi siajn plezurojn, trompante miajn esperojn.
Bartolo. (rapide) Kaj kiu forŝtelis de mi cent eskudojn, kio ankoraŭ dolorigas mian koron.
Marcelino. Ho, kia plezurego!
Bartolo. Puni malhomon.
Marcelino. Ne, lin preni kiel edzon, lin preni kiel edzon.

Sceno 5

Marcelino, Bartolo, Suzano.

Suzano. (tenas en mano kufon kun larĝa rubando kaj virinan robon[1] sur la brako) Lin preni kiel edzon, lin preni kiel edzon! Kiun do? Mian Figaron?
Marcelino. (malafable) Pro kio ne? Ĉu vi mem ne edziniĝas je li?
Bartolo. (ridante) Kia bona argumento de kolera virino! Ni parolis, bela Sunjo, pri lia feliĉo, kiam li posedos vin.

  1. Robo estas aparta vesto tre longa kun manikoj, kaj kovranta la tutan korpon, de la kolo ĝis la piedoj. — L. de B.