Ŝerubeno. Vi tro bone scias, malbonulino, ke mi ne kuraĝas havi la kuraĝon. Sed kiel feliĉa vi estas! Ĉiamomente vi ŝin vidas, parolas al ŝi, vestigas ŝin matene kaj senvestigas ŝin vespere, pinglon post pinglo.... Ha, Sunjo, mi donus... Kion do vi tenas en la mano?
Suzano. (mokante) Ho ve, la feliĉan kufon kaj la favoratan rubandon, kiu nokte entenas la harojn de tiu bela baptopatrino...
Ŝerubeno. (rapide) Ŝia nokta rubando? Donu ĝin al mi, mia koro!
Suzano. (retirante ĝin) Ho, ne, ne! Lia koro! Kiel do li estas senceremonia! Se li ne estus sensignifulo, mi ne tolerus— (Ŝerubeno forkaptas la rubandon.) Ha, la rubando!
Ŝerubeno. (turniras ĉirkaŭ la seĝego) Vi diros, ke ĝi estas perdita, difektita, disŝirita... vi diros, kion vi volos.
Suzano. (turniras post li) Ho, post tri aŭ kvar jaroj, mi antaŭdiras, ke vi estos la plej granda sentaŭguleto. Redonu la rubandon! (Ŝi volas repreni ĝin.)
Ŝerubeno. (eltiras romancon el sia poŝo) Lasu, ho lasu ĝin al mi, Sunjo. Mi donos al vi mian romancon, kaj dum la memoro pri via bela sinjorino malĝojigos ĉiun el miaj momentoj, la memoro pri vi verŝos sur ilin la solan ĝojradion, ankoraŭ kapablan amuzi mian koron.
Suzano. (fortiras la romancon) Amuzi vian koron, friponeto! Vi pensas, ke vi parolas al via Fanŝeto? Oni neatendite vin trovas ĉe ŝi, kaj vi sopiras pro la sinjorino; kaj, ekster tio, vi amistadas min.
Ŝerubeno. (kun flamo) Tio ĉi estas vera, je mia honoro! Mi ne scias pli, kio mi estos; sed de kelka tempo mi sentas mian bruston agitatan; mia koro bategas ĉe l' sola vido de virino, la vortoj „amo“ kaj „volupto“ tremigas kaj konfuzas ĝin. Fine, la bezono diri al iu: „mi vin amas“ fariĝis por mi tiel forta, ke mi tute sola diras tion ĉi, kurante en la parko, al via sinjorino, al vi, al la arboj, al la nuboj, al la vento, kiu forportas ilin kun miaj vanaj vortoj. Hieraŭ mi renkontis Marcelinon…
Paĝo:Beaumarchais - Edziĝo de Figaro, 1898, Kofman.djvu/15
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita