Paĝo:Beaumarchais - Edziĝo de Figaro, 1898, Kofman.djvu/21

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La grafo. (ankoraŭ pli furioza) Ĝi do estas kolubro, tiu ĉi malgranda... serpento. Li aŭskultis nin!
Ŝerubeno. Kontraŭe, sinjoro, mi faris, kion mi povis por nenion aŭdi.
La grafo. Ho, perfidaĵo! (al Suzano) Vi ne edziniĝos kun Figaro!
Bazilo. Moderigu vin, oni venas.
La grafo. (fortirante Ŝerubenon de l' seĝo kaj starigante lin) Li restos tie ĉi antaŭ la tuta mondo.

Sceno 10

Ŝerubeno, Suzano, Figaro, La grafino, La grafo, Fanŝeto, Bazilo. (Multe da servistoj, vilaĝaninoj, vilaĝanoj, blanke vestitaj.)

Figaro. (tenante virinan tokon,[1] ornamitan per blankaj plumoj kaj blankaj rubandoj, parolas al la grafino) Nur vi estas, sinjorino, la persono, povanta donigi al mi tiun favoron.
La grafino. Vi vidas ilin, sinjoro, ili supozas en mi povecon, kiun mi ne havas; sed ĉar ilia peto ne estas malprudenta...
La grafo. (embarasata) Nur se ĝi multe sin montras tia...
Figaro. (mallaŭte al Suzano) Subtenu bone miajn penadojn.
Suzano. (mallaŭte al Figaro) Kiuj kondukos al nenio.
Figaro. (mallaŭte) Komencu do almenaŭ.
La grafo. (al Figaro) Kion vi volas?
Figaro. Sinjoro, viaj vasaloj, kortuŝitaj pro la neniigo de unu ĉagreniga rajto, kiun via amo al la sinjorino...
La grafo. Nu! tiu ĉi rajto ne ekzistas pli. Kion vi volas komprenigi?
Figaro. (malice) Ke por la virto de tiel bona sinjoro certe venis la tempo brilegi; ĝi estas hodiaŭ por mi tiel proprofita, ke mi deziras esti la unua por festi ĝin dum mia edziĝo.

  1. Toko estas speco de ĉapelo preskaŭ, aŭ eĉ tute, sen randoj. — L. de B.