La grafo. (ankoraŭ pli embarasata) Vi mokas, amiko! La neniigo de la hontinda rajto estas nur kvitanco de ŝuldo de honesteco. Hispano eble volos akiri belulinon per amindaĵoj, sed postuli de ŝi la unuan plej dolĉan servon kiel sklavan servuton — ha! tio ĉi estas vandala tiraneco kaj tute ne aprobita rajto de nobla Kastilano.
Figaro. (tenante Suzanon per la mano) Permesu do ke tiu ĉi juna kreitaĵo, kies honoron gardis via saĝeco, ricevu publike de viaj manoj la tokon virgulinan, ornamitan per plumoj kaj blankaj rubandoj, simbolon de l' pureco de viaj intencoj: alprenu ĝin por ĉiuj edziĝoj, kaj kvartreno,[1] ĥore kantita, konservu por ĉiam la memoron pri...
La grafo. (embarasata) Se mi ne scius ke amanto, poeto kaj muzikisto estas tri titoloj, meritantaj indulgon al ĉiuj strangaĵoj...
Figaro. Unuigu vin kun mi, amikoj!
Ĉiuj. (kune) Sinjoro! Sinjoro!
Suzano. (al la grafo) Kial eviti laŭdon, kiun vi meritas tiel bone?
La grafo. (flanken) Ho, perfidulino!
Figaro. Rigardu do ŝin, sinjoro! Neniam pli bela fianĉino povos montri pli bone la grandecon de via ofero.
Suzano. Ĉesu pri mia vizaĝo, kaj nur lian virton ni laŭdu.
La grafo. (flanken) Ludado estas ĉio tio ĉi.
La grafino. Mi kunigas min kun ili, sinjoro, kaj tiu ĉi ceremonio ĉiam estos al mi kara, ĉar sian kaŭzon ĝi ŝuldas al la ĉarma amo, kiun vi havis por mi.
La grafo. Kiun mi havas ankoraŭ, sinjorino, kaj pro tiu motivo mi cedas.
Ĉiuj. Vivu li!
La grafo. (flanken) Mi estas kaptita! (Laŭte.) Por ke la ceremonio havu iom pli da brilo, mi nur dezirus ke ĝi estu prokrastita je kelkaj horoj. (Flanken.) Mi rapide venigu Marcelinon.
Figaro. (al Ŝerubeno) Nu, petolulo, vi ne aplaŭdas?
Suzano. Li estas en ĉagrenego; nia sinjoro elpelas lin.
- ↑ Strofo de kvar versoj. — L. de B.