Paĝo:Beaumarchais - Edziĝo de Figaro, 1898, Kofman.djvu/24

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

boparenco de miaj gepatroj kaj plue li estas mia baptofilo.
La grafo. (flanken) Mi vidas ke Bazilo estis prava. (Laŭte.) Junulo, kisu Suzanon... por la lasta fojo.
Figaro. Kial tio ĉi, sinjoro? Li venos pasigi la vintrojn. Kisu do min ankaŭ, kapitano! (Li kisas lin.) Adiaŭ, Ŝerubeno mia! Vi baldaŭ kondukos manieron de vivo tre diferenca, mia infano: vi pli ne vagados la tutan tagon en la kvartelo de l' virinoj: por vi ne estos pli kukoj, manĝetoj kun kremo, nek „varma-mano“[1] aŭ „blinda-muŝo“.[2] Sed bonaj soldatoj, diablo! vizaĝ-brunaj, malbone vestitaj, kaj granda, tre peza pafilo...: dekstren! maldekstren! antaŭen! Marŝu al la gloro, kaj ne faletu vojirante, nur se bona ekpafo...
Suzano. Ho, fi! abomenaĵo!
La grafino. Kia antaŭkonjekto.
La grafo. Kie do estas Marcelino? Estas tre strange ke oni trovas ŝin ne inter vi!
Fanŝeto. Sinjoro, ŝi ekiris al la vilaĝego tra l' vojeto de la farmo.
La grafo. Kaj ŝi revenos de tie?...
Bazilo. Kiam plaĉos al Dio.
Figaro. Se plaĉus al li, ke tio ĉi neniam al li plaĉu...
Fanŝeto. La sinjor' doktoro donis al ŝi la brakon.
La grafo. (rapide) La doktoro estas tie ĉi?
Bazilo. Ŝi lin alprenis al si la unua...
La grafo. (flanken) Li ne povis veni pli ĝustatempe.
Fanŝeto. Ŝi ŝajnis tre ekscitita; dum sia marŝado ŝi parolis tute laŭte; poste ŝi ekhaltis kaj svingis grande la brakojn tiel... kaj la sinjor' doktoro faris tiel al ŝi per la mano, pacigante ŝin: ŝi ŝajnis kolerega! ŝi elparolis la nomon de mia kuzo Figaro.
La grafo. (tuŝas ŝian mentonon) Kuzo... estonta.

  1. Fr. main-chaude; angl. hot cockles; germ. Klumpsack; ital. guancialin d' oro.
  2. Fr. colin-maillard; angl. blindman's-buff; germ. Blindekuh; ital. mosca cieca; hisp. gallina ciega.