Paĝo:Beaumarchais - Edziĝo de Figaro, 1898, Kofman.djvu/25

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fanŝeto. (montrante Ŝerubenon) Sinjoro, ĉu vi pardonis nin pro la hieraŭa...?
La grafo. (interrompas) Adiaŭ, adiaŭ, infanino.
Figaro. Ŝia ridinda amo ŝin okupas per revoj. Ŝi estus malhelpinta nian feston.
La grafo. (flanken) Ŝi malhelpos ĝin, kion mi garantias. (Laŭte.) Ni ekiru, sinjorino, ni ekiru. Bazilo, vi venos al mi.
Suzano. (al Figaro) Vi reatingos min, filo mia?
Figaro. (mallaŭte al Suzano) Ĉu li estas bone enkaptita?
Suzano. (mallaŭte) Ĉarma knabo!

(Ĉiuj foriras.)

Sceno 11

Ŝerubeno, Figaro, Bazilo.

(Dum oni eliras, Figaro ilin haltigas kaj revenigas.)

Figaro. He vi! la ceremonio estante akceptita, mia festo de tiu ĉi vespero estas ĝia sekvo; ni devas kuraĝe ripeti la rolojn: ni ne faru kiel tiuj aktoroj, kiuj neniam ludas tiel malbone, kiel en la tago, dum kiu la kritiko estas la plej vigla. Ni ne havas, ni, ian sekvantan tagon, kiu nin senkulpigus. Ni bone sciu niajn rolojn hodiaŭ.
Bazilo. (malice) La mia estas pli malfacila ol vi pensas.
Figaro. (faras, nevidante, la geston lin bategi) Sed vi ne suspektas la tutan sukceson, kiun ĝi altiros al vi.
Ŝerubeno. Amikoj, vi forgesas, ke mi forveturas.
Figaro. Kaj vi tre volus restadi!
Ŝerubeno. Ha, ĉu mi ĝin volus!
Figaro. Vi devas ruzi. Nenian murmuron ĉe via forveturo. La vojaĝan mantelon sur la ŝultrojn; aranĝu malkaŝe vian pakaĵon; kaj oni vidu vian ĉevalon ĉe la kastelkrado; momenton da galopo ĝis la farmo; revenu piedire per la posta pordo. Nia sinjoro kredos, ke vi estas forveturinta; nur restadu for de lia vido; mi prenas sur min pacigi lin post la festo.
Ŝerubeno. Sed Fanŝeto, kiu ne scias ankoraŭ sian rolon!