Paĝo:Belga Esperantisto - Novembro 1909.pdf/2

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Le 1a Belga Kongreso okazinta en Verviers dum Junia monato lasta konatigis ke sufiĉe da bonaj esperantistoj estas pretaj por daŭrigi energie la batalon. Ni do povas rigardi konfide la estontecon. La kelkaj agituloj kiuj entreprenis kapti la esperantistan movadon, estas venkintaj nun, kaj nun brilegas la Verda Stelo kies lumo sufiĉos por konduki niajn paŝojn kaj doni la necesan fervoregon por daŭrigi la belan verkon de la glorinda D-ro Zamenhof.

Sed, la plej ĉefa inter la diversaj faktoj estas la decido de la Barcelona Kunsido pri la VIIa Kongreso, kiu okazos en Antverpeno dum la jaro 1911.

Certe estas granda honoro por nia lando kaj ni povas esti fieraj kaj ĝojaj pri tiu elekto, sed la tasko estos grandega kaj ne estas tro frue por komenci ageme la laboradon.

Jen sufiĉe da laboro por nia Revuo. La programo de la nuna jaro estas facile trovebla.


Sufiĉfoje estis konigata ke Esperanto taŭgas por la rolo por kiu ĝi estis kreita. En proksima artikolo ni detale ekzamenos tiun punkton, sed nun, ni volas nur fari varman alvokon al ĉiuj belgaj esperantistoj por ke ili tuj sin preparu por la granda agado kiu baldaŭ komencos.

Jam kvin Kongresoj okazis kaj ĉiufoje oni konstatis la perfektan taŭgecon de nia lingvo por diskuti, paroli, korespondadi kaj interkompreni sin ĉiumaniere. La provperiodo estas finata ; nun ni devas praktikigi laŭ definitiva maniero la kreitaĵon de nia Majstro.

Ĝenerala uzado de lingvo internacia estas nur akordo inter la diversaj nacioj. Kial do nia lando ne prenus sur sin la taskon proponi al ĉiuj nacioj adopti kaj akcepti laŭ definitiva maniero la uzadon de Esperanto kiel internacian lingvon por interrilatoj?

Daŭrigi la nunan staton estas sen utilo, senigi la homaron de unu el la plej grandaj bonfaroj je kiu ĝi havas rajton.

Kial, nur por lingvo internacia, oni deziras la idealan perfektecon ? Perfekteco ne ekzistas sur tero ; tio kio ŝajnas al ni perfekta hodiaŭ, ne estos plu perfekta morgaŭ aŭ postmorgaŭ. Progreso ne haltiĝas. Ĉu por aliaj elpensaĵoj kiujn la homaro ĝuas, oni atendis ĝis ili estu perfektaj por disvastigi ilin tra la mondo ? Tute ne ; male, la disvastigo plibonigas ĉion.

Estas vera krimo, volonte kontraŭbataladi aŭ fari ion kapablan, malrapidigi nur unu tagon, la akcepton de lingvo internacia, kiu devas alporti per sia enkonduko inter la diversaj popoloj, pacon kaj socian bonstaton.

Ĉar oni diras « voli estas povi », nur volo estas necesa por solvi la demandon ; kaj kial nia lando ne havus tiun volon ? Ĉu Belgujo ne jam sin distingis en ĉiuj humanaj