Paĝo:Belmont - Sonoj Esperantaj, 1908.pdf/29

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De malproksimaj montoj;
Kie vi, beleco de lagoj dormaj,
Aperantaj subite inter ŝtonegoj,
Kaj vi, beleco de verdaĵo ora,
Vidata el supraĵoj malproksimaj,
Ĉe beleco de la amatin’…

Kie estas vi, melankolio de aŭtunaj vesperoj,
Ĉe ŝia ĉagren’?
Kie gajo de somera meztago
Ĉe ŝia gajec’?
Kie sonĝoj pri gloro, pri potenco,
Pri fiero venkanta, pri repago de ofend’,
Pri rebato al maljust’,
Ĉe sonĝoj pri la amatin’?
Kie deziro de or’havado
Ĉe deziderado de plenkono de animo
De la amata virin’?…
Jes! Vi estas plej alta el fortoj, vivo de vivo,
Ho, amo!
Plej dolĉan kareson kaj plej kruelan doloron
Vi igas; Vi estas, kiel morto, la reĝin’
De ĉiuj estaĵoj de l’ tero,
Vi, unuenaskita fortego
De l’ amo!…


LA FLORO.
de Ĉeslav Jankovski.

La flor’ en arbaro elkreskas… La nokto
Sur ĝi ĉiam l’ ombrojn alpelas…
La perlon de roso, la solan trezoron,
Ĝi sur folietoj ŝancelas.