Paĝo:Bertrana - Barbaraj Prozaĵoj, 1926, Grau Casas.pdf/19

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vojiron pli vigle, pensante, ke la rigardoj de tuta tiu aro, tiel senlime variecaj, de la plej sentrankvile malkuraĝa ĝis tiu plena de fiera maltimo, ĉiuj sin turnis al tiuj trunkoj, sekvis la longecon de la vojo, esploris suspekteme la mallumecon de tiuj kreskaĵoj kaj laciĝis pro la senkompata unutono de tiuj solecoj; kaj ĉio de vi renkontata, ĉio kion ne povis forporti la pluvoj de tiomaj aŭtunoj, nek kuntreni la ventoj de tiomaj vintroj, nek vaporigi la sunvarmoj de tiomaj someroj depost tiam falintaj sur la vojon, ĉio aperadas al vi respektinda kaj brilfama, plena de tiu poezio de la pasinteco, de tiu nevidebla sigelo, kiu igas noblaj kaj respektindaj la plej vulgarajn aferojn.

II.
LA RIFUĜEJOJ DE LA ESKADRO-ĜENDARMOJ


Ni daŭrigu nian vojiron tra la forlasita vojo. Ankoraŭ estas io inda je via atento, tre karakteriza, forte interesa, kio malrapidigus vian paŝadon, pro deziro rigardadi ĝin, ĝis plena haltigo, se vi estus nur iom inklina al la detalaj observadoj.

Kiam pli vi vin sentas en izoleco, kiam pli la aspekto de la pejzaĝo donas al vi la impreson, ke vi longe ne vidos ion memorigantan pri homo, tiam vi perceptas ion klariĝantan ĉe la mallumeco de la korkarboj. Vi komprenas, ke ĝi estas iu malnova kaj malpuriĝinta muro de malgranda konstruaĵo neloĝata, ĉar ĉirkaŭe ne gratbruas kortbirdaro, nek bojas hundoj, nek vidiĝas pajlejoj nek alkondukanta vojo, nek interne resonas la plej sensignifa vivobruo.