Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/25

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

je mortintoj; ili kuŝis ĵetitaj unu sur la alian kiel bestoj. De malantaŭ la veturilo pendis la kapo kaj brakoj de juna virino; ŝiaj okuloj elstaris el la nigre-flava vizaĝo, kaj la longaj kapoharoj balais la straton.

Tiam la junkro tremis por la unua fojo; li ŝancelis en sian dormejon kaj kuŝiĝis sur sian mortliton; sed mi ĝemis en mia koro: "Ili estos ĵetataj en la tombon kiel bestoj, la morto forkonsumis ilin; sed Dio savis mian animon de la tomba potenco, ĉar li akceptis min, Sela!"

Thiele, la 29-an de Septembro 1711

Fine mi rehejmiĝis. Kiam mi eniris la pordegon, mia koro batis preskaŭ kiel en la tago, kiam ni ekbatalis kontraŭ la Svedo. Kaj kiam mi eniris en la ĉambron kaj vidis la gesinjorojn, vestitajn nigre, mi ekploris kiel infano, kaj ili ĉiuj ploris. Pro plorado mi preskaŭ ne povis paroli, kaj antaŭ ol mi finrakontis tiun teruran okazintaĵon, la sinjoro foriris kaj eniris en sian ĉambron — Dio konsolu lin laŭ sia kompatemo, Amen!

Thiele, la 8-an de Oktobro 1711

Hodiaŭ por la unua fojo post mia alveno ni iris ĉasadi. Ve! tio ne estis kiel en pasintaj tagoj, kaj ĝi donis nur malgrandan kontentecon.

"Morten," diris la sinjoro multfoje al mi, "mankas al ni junkro Kresten." Kaj tiam li ĝemis tiom, ke ĝi tratranĉis al mi la koron. Ni revenis hejmen longe antaŭ la vespero kaj kun malgrasa leporo.