Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/27

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li sin klinis antaŭ ĉiu el la gesinjoroj, sed ŝajnis, kvazaŭ li sin klinis nur por restariĝi pli alte. Venante ĉe fraŭlino Sofia, la sango supreniris en lian palan vizaĝon, kaj li flustris longan francan komplimenton.

Ĉetable li preskaŭ ne deturnis la okulojn de ŝi, eĉ kiam li parolis kun la aliaj. Dume ŝi lin ŝtelrigardis, sed mi bruligis mian manon je la telero tiel, ke ĝi estas hodiaŭ kovrita je veziketoj; ho, ke tio estu la sola loko, kiu min doloris!

Thiele, la 20-an de Novembro 1711

Estas sendube: el tio fariĝos geedziĝo. Oni bezonas nur atenti la sinjorinon. Kiam ŝi rigardis la fraŭlinon, ŝi posten ĵetis la kapon kvazaŭ anaso, kiu havas plenan kropon, deturnas la okulojn kaj fermas ilin, kvazaŭ ŝi estus ekdormonta, kaj tiam ŝi diras: "Un cavalier accompli, ma fille! n’est-ce pas vrai? et il vous aime, c’est trop clair!"[9]

Ho ve, jes, tio estas sufiĉe klara; kaj ŝi reciproke lin amas, ankaŭ tio estas klara. Ŝi estiĝu feliĉa.

[Piednoto 9: Perfekta kavaliro, mia filino! Ĉu ne vere? Li vin amas, tio estas tute klara.]

Thiele, la 4-an de Decembro 1711

Lia ekscelenca moŝto ankoraŭ ne multe amuziĝis per la ĉasado; du fojojn ni ĉasis, sed ĉiufoje tio jam enuigis lin duonvoje. Estas ĉasotaĵo hejme en la bieno, kiu altiras lin kiel magneto. Ve, ke mi estu restinta en Kopenhago!