Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/33

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝi preteriris min rapide kaj diris kun duone fermitaj okuloj: "Silence!" Samtempe ŝi premis mian manon, kaj jen ŝi estis ekster la ĉambro.

Thiele, la 13-an de Aprilo 1713

Ĉiuj en la bieno scias ĉion: La sinjoro, la sinjorino, tuta la bieno tion scias, kaj estas Mamsel Lapus, kiu ĝin malkovris kaj publikigis. La juna fraŭlino volonte ŝin mokŝercis; sed tion ŝi bone enskribis en sian memoron. Neniu rimarkis, ke tiu ruza virino komprenas la danan lingvon, kaj tial oni kelkfoje ne singarde diris ion, pri kio ŝi eksciis la veron. Poste ŝi tiel longe spionadis, ke fine ŝi sukcesis vidi ilin kune en la lito.

Ĉielo! kia skandalo estiĝis el tio! La sinjoro ĉirkaŭ-iradis kiel frenezulo kun sia pafilo por pafmortigi Jens’on, sed Jens estis jam malproksime sur sia ĉevalo. La juna fraŭlino sidis kiel malliberulino en la angulsalono, por ke la sinjoro ne faru al ŝi malbonon. Kara ĉielo! Kiel tio finiĝos? Mi tremas ĉiufoje, kiam mi aŭdas lian voĉon. Mia konscienco min kondamnas kaj faras min timemulo. Pento kaj timego tiel min atakis, ke amo kaj ĵaluzo estas tute pelitaj el mia brusto. Ho, ke mi estu kvindek mejlojn sub la tero!

Thiele, la 14-an de Aprilo 1713

Jens estis tie ĉi. Li venis en la nokto en mian ĉambron por ekaŭdi, kiel ĉio okazas. Li estis kvazaŭ ebria homo, ploris kaj blasfemis samtempe. "Ne malkaŝu, ke mi estis tie ĉi," li diris, kiam li iris for, "alie vi estos morta homo!" Li sendube plenumos sian promeson; kaj mi estu singarda. Sed kion li do intencas? Li mem ne scias tion.