Paĝo:Boirac - Perdita kaj retrovita, 1904.pdf/16

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en liaj vejnoj frostiĝas la sango. Sendube en ia kamero, en nekonata angulo, Luĉjo estas enŝlosita de tiu abomena monstro. Kiu scios ĝin? Kiu povos eltrovi lian kaŝejon? Sed ĉu estas ia sekreto, kiun ora potenco ne aĉetos?

Rapide, cent avizoj en ĉiuj lokoj estas afiŝitaj ĉe la muroj, vojkrucoj, pordoj, bazaroj; ili sciigas de unu al alia limo de la lando, ke la reĝo donos trionon de sia trezoro, al kiu retrovis reĝidon Orluĉjon.

Granda ekscitiĝo! De ĉie alkurintaj por legi l’ afiŝojn, amasoj kolektiĝas sur stratoj. Sed neniu al la reĝo venas por postuli tiun trionon de lia trezoro, kiun li promesis doni.

Tiam denove krianoncistoj, milope, antaŭpaŝataj de tamburistoj, iradas, kriante tra urboj kaj vilaĝegoj, ke la reĝo donos sian plej belan provincon, al kiu retrovis reĝidon Orluĉjon.

Kaj ĉie, infanoj, altiritaj de l’ bruo, akompaniras la krianoncistojn. Sed neniu al la patra palaco rekondukas la reĝidan infanon rabitan de la senkompata maljunulino.

La reĝo obstinas: «Iru, afiŝu kaj kriu, kaj per ĉiuj rimedoj en ĉiuj lokoj publikigu, ke la reĝo, kian ajn prezon oni postulos de li, estas preta doni ĉion al kiu retrovis reĝidon Orluĉjon, eĉ se oni postulos la manon de lia filino Rozlinjo!»

La novaĵo, ekbruegante kiel tondrobato, unumomente disflugas ĝis ekstremoj de l’ tero. Kaj jen unu matenon, la reĝa ĉambelano venas por anonci al la reĝo, ke rajda kuriero por li jus alportis pergamenon sigelitan per nigra vakso kaj kovritan per signoj de sorĉlibro. Rapide la reĝo rompis la sigelojn kaj legas.