Paĝo:Boirac - Plena Vortaro, 1909, I.pdf/10

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

novajn esperantajn vortojn okaze kaj pere de ia nacia Vortaro, ĉu franca, ĉu germana, k. t. p., oni preskaŭ neeviteble transportas en Esperanton radikojn ne sufiĉe internaciajn, sed kontraŭe nur rekoneblajn de la nacianoj uzantaj tiun nacian Vortaron. Ni citos ekzemple el la Germana-esperanta Vortaro la vortojn bekeŝo (Pekesche), bovlo (bowle), bufro (Puffer), ĉirpi (zirpen), dreliko (Drillich), felpo (Felbel), haŭbizo (Haufbitze), hufo (Huf), jufto (Juchten), junkro (Junker); kaŭri (kauern), kepro (Koper), kirli (kirlen), klingo (Klinge), kluki (glucken), knari (knarren), kvasto (Quaste), kveri (girren), lakmuso (Lakmus), mestizo (Mestize), ornato (Ornat), panelo (Pannel), paviano (Pavian), provoso (Profos), pufo (Puff), refo (Reff), referato (Referat), regreso (Regress), remtero (Remter), sandro (Zander), staplo (Stapel), steveno (Steven), stople (Stoppel), ŝakri (shachern), vertago (Zeckel), vokto (Vogt) k. t. p. Kompreneble ni ne kontraŭparolas al ĉiuj cititaj radikoj: kelkaj povas esti tute rekomendindaj kaj definitive akceptindaj: sed oni komprenos, ke por Esperantisto ne germano, kiu ilin trovas en la Vortaro ĉu Esperanto-germana, ĉu Germana esperanta, ili estas tute nekompreneblaj; ĉar ili estas nur germanaj vortoj esperante vestitaj. Tial unu el la servoj, kiujn la Esperantistoj povas postuli de la Vortaroj esperanto-naciaj, t. e. utili por la komprenado kaj lernado de ia nacia lingvo, fariĝas neefektivigebla: ĉar se mi, Franco, ne sufiĉe komprenanta la germanan lingvon, trovas en ia teksto la vortojn, RemterSchären kaj serĉas ilin en la Germana-esperanta Vortaro, kian klarigon povos alporti al mi la esperantaj vortoj: remtero kaj ŝeroj? Do, por kompreni tiujn lastajn vortojn, Esperantisto bezonis koni antaŭe la germanan lingvon.

Sed tiu malutilo ankoraŭ pligraviĝis, ju pli multiĝis la ununaciaj-esperantaj Vortaroj sen responda alkonformiĝo de Vortaroj esperanto-diversnaciaj. Post la Franca kaj Germana Vortaroj aperis lastatempe Angla Vortaro de Rhodes, nova tre ampleksa Vortaro Franca de Presa Societo, kaj parto de la tiel nomita « Grand Dictionnaire » (Granda Vortaro), ankaŭ Vortaro Rusa; kaj en ĉiuj eloviĝis kaj svarmis novaj vortoj tute nekompreneblaj por Esperantistoj ne poliglotaj; ĉar ili estas ĉu pure anglaj, ĉu pure francaj, ĉu pure rusaj vortoj kun esperanta finiĝo. Se ĉiuj vortaristoj agus same en ĉiuj landoj de la terglobo, baldaŭ ni havus, krom la komuna internacia Esperanto, staranta sur la fundamento de Universala Vortaro, tiom da diversaj naciaj Esperantetoj, kiom estas da naciesperantaj Vortaroj. Jen ekzemploj por pruvi, ke tiu danĝero ne estas nur hipoteza. En la Angla Vortaro de Rhodes, backgammon estas tradukita esperante bakgameno; laŭ angla-franca vortaro, backgammon estas la ludo trictrac, kiu estas tradukita en la Franca Vortaro de la Presa Societo: triktrako. En la Angla Vortaro, bubble estas aerglobeto, bobelo, kaj en la Franca la responda bulle estas blazo, k. t. p., k. t. p. Por nomi la fondinton de unu el la ĉefaj Hindaj religioj, la Angla Vortaro havas « budeo », dum ni trovas en la Franca « Budhismo, Budhisto », kiuj rilatas la formon « budho » k. t. p., k. t. p.

Por eviti tiun bedaŭrindan diversecon, la precipa rimedo estas, laŭ nia opinio, starigi de nun la liston de la duoblaj aŭ trioblaj formoj troveblaj en la jam ekzistantaj Vortaroj, tiamaniere ke unuparte tiu diverseco almenaŭ ne grandiĝu en la estonteco pro la nesciado de novaj vortfaristoj, kaj ke aliparte ĝi povu esti forigata per zorga komparado de tiuj duoblaj aŭ trioblaj formoj kaj definitiva elekto de la pli tanĝa.