Paĝo:Boirac - Plena Vortaro, 1909, I.pdf/11

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiun lastan laboron povas kompetente kaj aŭtoritate fari nur la Lingva Komitato sub la direkto de la Akademio; kaj tial oni ne miros, se ni penis kiel eble plej akurate noti ĉiujn duoblajn aŭ trioblajn formojn, ne elektante inter ili, sed nur en iaj okazoj montrante per speciala signo, kiu ŝajnas al ni persone forĵetinda aŭ pli malpli riproĉebla.

La sama danĝero pendas sur la Teknikaj aŭ Specialaj Vortaroj, kies nombro kredeble kreskos en la estonteco, kaj eble ĝi estas por ili multe pli grava ol por la komuna vortaro. Cetere ne ĉiam estas tre facile distingi teknikan kaj komunan vortaron, kaj pro tio ni allasis sendistinge en nian repertuaron ĉiujn radikojn, komunajn aŭ teknikajn, nur presante ilin per diversformaj literoj, ne sen ŝanceliĝo pri multaj el ili. Certe la aŭtoroj de la Angla kaj de la Franca Vortaroj ne intencis verki teknikajn vortarojn: tamen en la unua ni trovis vortojn kiel abiogenezo, akantiaso, akantocefalo, agenezio, agnoteto (?), amielotrofio, anabrokismo (?), ankilostomo kaj ankilostomiazo, aratologio (kies signifon ni povis neniel retrovi, kvankam esplorinte sufiĉe plenajn enciklopediojn), k. t. p., k. t. p.; en la dua ni trovis, krom multaj el la ĉi supre cititaj, la vortojn amanito, amaŭrozo, amendamento, amentaceo, amikto, amido, amio, amorozo, amfibolo, amfibraĥo, amfiktionoj, anakardo, analektoj, analemo, anamorfozo, anaforo, anastrofo, ankolio (anstataŭ akvilegio), k. t. p., k. t. p. Tiamaniere per la naciesperantaj Vortaroj alfluas en la esperantan vortaron multego da vortoj, tute senregule kaj kvazaŭ hazarde alprenitaj el la diversaj teknikaj lingvaĵoj; kaj pri tia fakto ankaŭ ni devas atenti kaj zorgi, ke ĝi ne difektu la unuecon de la lingvo. Unu ekzemplo montros, ke tie ĉi ankaŭ estas necese kontroli la diversajn vortlibrojn unu per la alia, se ni ne volas fali en veran babelecon. La besto nomita france paresseux, angle, sloth, kaj en la ambaŭ lingvoj