Paĝo:Borel - Komerca Korespondo, 1922.pdf/47

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La ĝiro estas farita al ordono de s-ro F.

Ni ĝiras la traton al via ordono.

Mi avizis la tratinton kaj la lastan ĝirinton.

Bonvolu provizi la traton per via akcepta promeso.

Se vi rifuzas promesi akcepton, ni post tri tagoj faros proteston.

Ĉi-kune mi sendas al vi:

M 5000.— sur Berlin, je la 15a nuna
M 4000.— sur Hamburg „ „ 20 a „
M 2000.— sur Magdeburg „ „ 25 a „
----------
M 11000.— entute, kiun sumon vi volu enskribi

en nian krediton post enkasigo.

Kun tiu ĉi letero mi sendas al vi, laŭ la ĉi-entenata noto, Fr. 4500.— en 5 tratoj sur Paris, kies enkasigon mi petas vin, prizorgi por mia kalkulo.

Mi esperas fari al vi novan trat-sendon per la proksima posto.

La dua trato iros per la sekvanta ŝipo kun duplikato de tiu ĉi letero.

Ni bone ricevis vian leteron de la 5a nuna, entenantan £ 55.— en diversaj tratoj sur anglaj urboj, laŭ detalo en ĉi-kuna noto.