Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/16

Ĉi tiu paĝo estis validigita

— 14 —

La honesta fripono

En urbeto fripono sidis en malliberejo, kaj li jam estis kondamnita al morto. Li devis esti senkapigota. Sed estis la tempo de la grenrikolto, kaj la ekzekutejo troviĝis meze de la grenkampoj. La urbestraro aŭ la aŭtoritatulo estis embarasita, ĉar se oni tuj ekzekutus la friponon, la tuta greno estus dispremata per la piedoj de la rigardantoj. Oni volonte estus ankoraŭ gardinta la viron en malliberejo, sed tio kostus monon, ĉar oni devus lin nutri kaj vivteni.

La urbestraro venigis la viron al si. „Aŭdu”, diris la urbestro, „vi komprenos, ke ni ne povas vin mortigi nun; la tuta greno estus ja ruinigata. Se vi volas preni sur vin por kelkaj monatoj vian nutradon, ni lasos vin iri, sed vi devos reveni almenaŭ ses semajnojn antaŭ Kristnasko. „Jes”, respondis la fripono, „mi nutros min, kaj mi ankaŭ prezentos min en la ĝusta tempo.”

Oni lasis la viron foriri, sed kiu ne revenis en la ĝusta tempo, oni jam divenas. Tamen kontraŭ ĉiu atendo kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko la viro prezentis sin kaj petis pardonon pro tio, ke li ne revenis en la ĝusta momento; li diris, ke li estis tre malsana kaj ne povis moviĝi el la loko. Nun li estas tie, kaj oni povas laŭ plaĉo pendigi aŭ senkapigi lin, kiam kaj kie oni volas. „Jes”, diris la urbestro, „tio estas tute bona, sed estas terura mal-