Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/46

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

krioj, suĉinfanoj ankoraŭ premis sin al la mamo de l’ mortinta patrino. Pli ol ses mil kadavrojn oni devis ĵeti en la Elbon por liberigi la stratojn, ankoraŭ multe pli da mortintoj kaj vivantoj estis detruitaj per la fajro. Oni taksas je tridek mil la nombron de l’ mortintoj.

La solena enmarŝo de l’ generalo, kiu okazis la 14an, finis la rabadon, kaj tio, kio ankoraŭ vivis, estis savata. Ĉirkaŭ mil personoj estis eltirataj el la katedralo, kie ili pasigis tri tagojn kaj du noktojn sen nutraĵo, en konstanta timo pro morto. Tilly anoncis al ili pardonon kaj disdonigis panon. La morgaŭan tagon oni solenis meson en tiu katedralo, kaj oni kantis Tedeum-on dum la tondrado de l’ pafilegoj. La imperiestra generalo trarajdis la stratojn, por povi raporti al sia estro, ke de post la detruo de Trojo kaj Jerusalemo oni ne vidis tian venkon. Kaj tiu parolo ne estas trograndigo, se oni samtempe konsideras la grandecon, riĉecon kaj gravecon de la detruita urbo kaj la furiozecon de ĝiai detruintoj.

Schiller

Historio de l’ Tridekjara Milito


Richelieu

Richelieu estis kvazaŭ dua reĝo en la lando. Jam en la jaro 1629 oni prezentas lin ĉirkaŭata en lia domo de servema kaj solicitema homamaso, aŭ transportata en