Paĝo:Borel - Legolibreto, 1926.pdf/9

Ĉi tiu paĝo estis validigita

— 7 —

de alia artisto, kaj per sia lerteco li faris el ĝi novan statuon, malsimilan al la unua laŭ tio, kion ĝi reprezentis, sed, sama laŭ bongusto kaj beleco.

La envio ĝin vidis kaj grincigis la dentojn. Fine ĝi imagis mizeran konsolon: „La bona viro ne estus stariginta tiun ĉi bonetan pecon, se la materio de la malnova statuo ne estus helpinta lin.”


Herkuleso

Kiam Herkuleso estis akceptata en la ĉielon, li, el ĉiuĵ dioj, unue salutis Junon. La tuta ĉielo kaj Juno miris pri tio. „Al via malamikino”, oni kriis al li, „vi montras tian preferon?” — „Jes, al ŝi mem”, respondis Herkuleso. „Nur ŝiaj persekutoj donis al mi okazon, fari la agojn, per kiuj mi meritis la ĉielon.” La Olimpo konsentis pri la respondo de la nova dio, kaj Juno repaciĝis.


————————