La jam riĉiĝinta literaturo esperanta enhavas, ĝis
nun, tre malmulte da matematikaj verkoj, kio povas
ŝajni iom stranga, ĉar matematiko estas unu el aferoj
plej bezonantaj internacian komunikilon. La tialo
tamen estas facile klarigebla : en la komuna vortaro
mankas la necesaj teknikaj vorloj. Formi ilin, laŭ
bezonoj de speciala temo, kaj sen pripenso rilata je
ĝenerala terminaro matematika, estus danĝere, ĉar
vorto, ŝajne tre taŭga por la dirita temo, eble tamen
estus foriginda, pro ĝeneralaj kaŭzoj. Ekzemple, skribante
verkon pri la Fundamentoj de Aritmetiko, kaj ne
pripensante alion, oni eble alprenus la vorton integra
(de la latina vorto integer) por traduki : entier (france).
intero (itale), ganz (germane), integer (angle). La netaŭgeco
de tio ekaperos, se oni alpensos la kalkulon inteqralan,
en kiun la internacia radiko integr nepre devas
enkondukiĝi.
Sendube, timo de tiaĵoj malhelpis aŭtorojn riski publikigi matematikaĵojn, tro frue esperantigitajn;