lerte por akiri senpage bonan drapan veston en la butiko de sinjoro Guillaume, nia najbaro. Se nur mi povus preni sur min la ŝajnon de riĉulo, anstataŭ malakcepti mian filinon, oni… (ekvidas sian edzinon) Jen estas mia edzino kun sia servistino; ili interbabilas pri mia ĉifonvesteco; mi aŭskultu nevidate (sin kaŝas).
Sceno II patelin, sinjorino patelin, colette.
sinjorino patelin. Nu, Colette, mi ne volis paroli kun vi hejme, timante ke mia sentaŭgulo edzo subaŭskultos nin.
patelin (al si). Jen pri mi!
sinjorino patelin. Sciigu al mi, de kie mia filino ricevas monon por sin vesti tiel orname.
colette. Kredeble via edzo donas al ŝi…
sinjorino patelin (interrompas). Mia edzo! li ne havas eĉ monon por vesti sin mem!
patelin (al si). Estas vere!
sinjorino patelin. Mi fordankos vin, kaj vi ne edziniĝos je Agnelet, via fianĉo, se vi ne tuj konfesos al mi la plenan veron.
colette. Nu, Sinjorino, devigate mi ĉion eldiros. Valère, la sola filo de Sinjor’Guillaume, la riĉa drapisto, kiu loĝas tie proksime, amindumas fraŭlinon Henriette, kaj de tempo al tempo faras donacojn al ŝi.
patelin (al si). Mia filino ĉerpas el la butiko, kien mi mem intencas iri.
sinjorino patelin. De kie Valère ricevas monon por tiel