Paĝo:Brueys, Palaprat - Advokato Patelin, 1906, Evrot.pdf/14

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

donaci? Lia patro estas riĉa malspritulo, kiu ne donas monon al li.

colette. Ha! Sinjorino, kiam la patroj nenion donas al siaj filoj, la filoj ŝtelas ilin! tiel estas ordinare; Valère faras same kiel la aliaj: estas regule.

sinjorino patelin. Kial do li ne sciigas al ni, ke li volas edziĝi je mia filino?

colette. Li farus tion; sed li timas, ke lia patro ne konsentos je tio, ĉar (pardonu al mi) nia dommastro estas ĉiam malbonege vestita; tial oni juĝas malfavore pri liaj aferoj.

patelin (al si). Tion mi plej baldaŭ korektos.

sinjorino patelin. Mi aŭdas iun; deiru. (Colette eniras domen).




Sceno III

patelin, sinjorino patelin.

(Patelin eliras el sia kaŝejo).

sinjorino patelin. Ha! jen estas vi?

patelin. Jes.

sinjorino patelin. Kiel ĉifonvestita!

patelin. Ĉar… mi… ne estas fiera.

sinjorino patelin. Ĉar vi estas ĉifonulo! Ĵus mi eksciis, ke via ĉifonuleco naŭzas ĉiujn aspirantojn, kiuj sin prezentas por nia filino.

patelin. Vi estas prava; la mondo ŝatas la homojn laŭ la vestoj. Mi konfesas, ke la miaj malutilas al Henriette, kaj mi intencas tuj hodiaŭ vesti min iom pli dece.

sinjorino patelin. Iom pli dece? Per kia mono?

patelin (volas foriri). Ne maltrankviliĝu! Adiaŭ!

sinjorino patelin. Kien vi iras, mi petas?