Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/100

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi estis laea kaj pensante pri la stranga persono, kiu ĵus min forlasis, mi fermis la okulojn kaj ekdormis. Mi dormis longe, kaj vekiĝanta mi sentis min tre bona. La kapdoloro ne suferigis min plu, kaj mi povis bone pensi, kaj mi pensadis. Mi sentis, ke mi estis estinta malsana pro malsato kaj soifo. Post la manĝaĵo, kiun la kuiristo estis portinta al mi, miaj fortoj estis revenintaj. Miajn vestojn mi ne vidis, alie mi estus leviĝinta, sed pro ilia malesto mi estis devigata restadi sur mia lito. Mi eksidis tamen kaj ekzamenis mian ĉambreton. Ĝi estis tre malgranda kaj brune pentrita. Flanke de mi en la ligna muro (ĉar mi kredis, ke ĝi estas nomata tiel) estis fenestreto tute ronda kun flava travidebla kurteneto. Ŝajnis al mi, ke ĉe la ekstera flanko de tiu fenestreto, sed iom pli malsupre, staras iu, kiu de tempo al tempo ĵetis ŝaŭmantan akvon por purigi la vitron. Tra tiu vitro mi vidis nur la bluan ĉielon. La plankon kovris tapiŝo kaj sur ĝi staris ĉe la muroj du benkoj; tableto pendis de la plafono. Mi tre miris pri tiu tableto, ĉar pendanta tablo estis por mi io tute nova kaj eksterordinara.

Mi estis iom malsata post la longa dormado kaj deziris, ke oni alportu iom da manĝaĵo, kaj mi atendis pacience, ĝis kiam iu ĝin alportus. Dum tiu tempo mi faris al mi multajn demandojn: "Kiel mi venis en ĉi tiun ĉambreton? — Kie mi estis? —Kiel longe mi restus tie ĉi? — Ĉu neniu el la ĉi tieaj homoj povus kompreni min? — Kien mi irus? — Ĉu la homoj en Hamburgo ankaŭ min ne komprenis? — Ĉu mi povus lerni la lingvon, kiun parolis miaj novaj kunuloj... kaj cetere, kaj cetere, ĝis la pordeto malfermiĝis kaj eniris la sama stranga persono kun la pleto, sur kiu same kiel hieraŭ staris manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Vidante min, la kuiristo tuj rimarkis, ke li estas bonvena. Mi manĝis