Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/101

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj trinkis sen lia helpo kaj kiam mi satiĝis, mi diris, ke mi dezirus ellitiĝi. Li altigis la altajn ŝultrojn tiel ke la kapo ankoraŭ pli multe profundiĝis inter ili, kaj suprentiris la brovojn; lia vizaĝo kaj liaj movoj diris al mi sufiĉe klare, ke li ne min komprenis. Mi ŝovis la litkovrilojn flanken, kaj pendigante la krurojn de la lito, mi montris per signoj, ke mi deziras almeti mian pantalonon. Li komprenis, sed lia vizaĝo, kiu ŝajnis esti kapabla esprimi preskaŭ ĉiujn liajn pensojn, diris: "Mi ne scias, ĉu estas permesate..., mi ne povas permesi, sed eble alia persono permesos, kaj li fingre montris supren kaj komprenigis al mi, ke li demandos al iu tie supre, ĉu mi povus leviĝi. Mi dankis lin. Li iris for kaj post momento la eminenta sinjoro eniris. Li amike frapetadis mian ŝultron, parolis malmulte kaj palpis mian pulson. Li ŝajnis esti kontenta pri la stato de mia saneco, ĉar malferminte tre malgrandan pordeton flanke de mia lito, li elprenis miajn vestojn kaj mi povis leviĝi kaj vesti min. Tuj poste mi forlasis mian ĉambreton, supreniris la ŝtupetaron kaj mi trovis min sur la ferdeko de granda velŝipo. De sur mia Insulo mi estis vidinta milojn da ŝipoj, sed ĉiam de tre malproksime; por la unua fojo mi povus rigardi ŝipon en ĉiuj detaloj kaj ĉar la eminenta sinjoro permesis al mi tion, mi ekzamenis ĉi tiun ŝipon tre atente. Venante sur la postan parton, mi tute neatendite vidis mian boaton. Ĝi kuŝis sur unu flanko, la masto estis elprenita kaj kuŝis post ĝi sur la kunvolvita velo. Mi tuj rigardis la fundon kaj trovis la keston, sub kiu mi estis malliberiginta mian hundon. Jafet tamen estis for. Mi montris per la fingro la keston al unu el la ŝipanoj kaj ŝajnis, ke miaj demandantaj okuloj komprenigis al li, kion mi deziris ekscii. Li siavice montris la maron,