Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/103

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Iutage li prezentis al mi grandan arĝentan moneron, kiun mi rigardis kun surprizo, ĉar ĝi estis al mi tute fremda. Kiam mi volis redoni la moneron, li diris, ke tiu mono estas la mia. Tiam mi eltiris mian saketon kaj montris mian nikelan monon.

Dum nia vojaĝo la vetero estis ĉiam bela kaj la tagoj pasis rapide, ĉar mi laboris kun plezuro. Ankoraŭ trifoje la kuiristo donacis al mi grandan moneron, kaj ĉiufoje mi metis ĝin en mian saketon.

Kiom da tagoj mi pasigis sur la ŝipo, mi ne scias, ĉar mi ne kalkulis ilin. La estonto tute ne igis min maltrankvila, ĉar ĉio marŝadis bone. Mi ne pensis pri tio, ĉu mi restus sur la ŝipo aŭ ĉu mi forlasus ĝin, post kiam ni alvenus en urbo; tio ja dependus de cirkonstancoj, kaj kun konfido[**] mi iris renkonte al la vivo, kiun por mi rezervis la sorto. Mi jam ne dormadis en tiu sama ĉambreto, kie mi pasigis la unuan tagon, sed en lito tuj post la kuirejo. En tiu dormejo estis du litoj, unu sub la alia. La kuiristo dormadis sub mi, sed feliĉe li ne ronkadis.

Post longa vojaĝo nia ŝipo alvenis en haveno de granda urbo kaj mi komprenis tiam, ke tiu urbo estas Patersburgo, ĉar ofte mi aŭdis elparoli tiun nomon.

La haveno estis plena je ŝipoj ĉiuspecaj. Mi vidis skunojn, fregatojn, vaporŝipojn. Ĉie malgrandaj boatoj kun maristoj sin movadis inter ili por remi urbon aŭ por returni sin al la ŝipoj.

Nia skuno kuŝis proksimume tricent paŝojn distance de la kajo, kaj klare mi povis vidi la vicojn de domoj sin etendantaj dekstren kaj maldekstren. Sidante sur kesto mi rigardadis ĉion kun scivoleco; estis ja la unua fojo, ke mi vidis urbon kaj mi jam deziris eniri ĝin. Mi pripensadis tion kaj ekpensis, kion faras ĉiuj tie loĝantaj homoj, ĉar ĉiuj ne povus esti maristoj, ŝufaristoj