Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/104

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aŭ bakistoj; pri aliaj metioj mi aŭdis nur malmulte. Jam tutan horon mi kun atento rigardis ĉion tie sur la stratoj kaj en la haveno, kiam iu frapis min sur la ŝultron. La kuiristo staris apud mi, sed ĉe la unua ekrigardo mi ne lin rekonis. Li portis nigran vestaĵaron kaj ĉapelon kaj en la mano li havis bastonon. Samtempe mi ekvidis, ke du aliaj maristoj malsupreniris ŝnurŝtuparon, kiu pendis sur la flanko de la ŝipo kaj kiu kondukis al boato tuj apud nia ŝipo. La maristoj estis remontaj al la kajo por viziti la urbon. Mi montris la boaton. La kuiristo komprenis, ke mi deziris iri kun la maristoj kaj puŝante min al la ŝtupareto, li helpis min malsupreniri. Li sekvis min kaj jen ni kvarope sidis en la boato. Mi ĝojis, ĉar fine mi vizitos urbon. Jam dufoje mezvoje al Patersburgo mi vidis en malproksimeco du urbojn; mi memoras, ke la kuiristo nomis ilin Kopenhago kaj Malmö, sed ni ĵetis tie la ankron por ekhalti, tiel ke neniu el la maristoj povus remi al ili.

Kiam mi antaŭe pripensadis pri urboj, mi ĉiam imagis, ke ili konsistas el mirinde belaj stratoj, tiel puraj kiel la plej pura planko kaj ke la domoj estas bele pentritaj kaj aspektas kiel mi vidis ilin sur la bildoj de "Mil kaj unu noktoj". Jam post la unua paŝo sur la kajo mi tamen ekvidis, ke mi eraris. La stratoj de Patersburgo estis plenaj je polvo kaj malpuraĵo kaj la domoj estis malnovaj; anstataŭ bele pentritaj, ili tute ne estis pentritaj, sed ŝajnis al mi nuraj amasoj da ruĝaj ŝtonoj.

Ni iris kune tra labirinto de mallarĝaj stratoj kaj post duona horo la du maristoj iris sian propran vojon kaj lasis la kuiriston kaj min solaj. Ni do iris duope plue. Mi vidis objektojn, kiuj estis al mi tute fremdaj kaj bestojn, kiujn mi antaŭe neniam vidis. Tre mi miris pri bicikloj, ĉevaloj kaj precipe pri veturiloj, kiuj veturis antaŭen