Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/105

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sen ĉevalo, sed mia miro atingis la plej altan gradon, kiam mi vidis hundojn. Ŝajnis al mi, ke ili estas pentritaj, ĉar ilia koloro estis tre malsimila al tiu de Jafet. Mi tamen ne povis informiĝi, ĉar la kuiristo ja ne komprenis min. Silentante mi tial iris ĉe lia flanko. Vestite kiel kuiristo, li estis malbela viro, sed en siaj nigraj vestoj li estis ankoraŭ multe pli malbela. Liaj maldikaj kruroj faris tre longajn paŝojn kaj ĉe ĉiu dua paŝo li levis sian bastonon kaj remetis ĝin sur la straton, post kio li faris du aliajn paŝojn. Mi miris, kial li faris tion. Intertempe ni daŭrigis nian vojon kaj mi demandis al mi, kien ni iras. Sur la stratoj iris multaj homoj, kiuj ne atentis sin reciproke. Kelkaj buboj kriis al ni, post kiam ili pasis nin, kaj la kuiristo montris kolerantan vizaĝon, sed li diris nenion kaj daŭrigis kun la promenadon. Ni trairis jam multajn stratojn kaj mi miris, ke unu urbo povas enhavi tiom da domoj kaj tiom da homoj kaj vole nevole mi pensis pri Johano kaj Hamburgo. Mi tamen ne estis en Hamburgo, sed en Patersburgo; mi ne promenis kun Johano, sed kun malbelforma kuiristo, kiun mokis la buboj kaj kiu tamen estis bona viro. Li estis doninta al mi tri grandajn monerojn kaj estis montrinta per tio, ke li tute ne estas avarulo.

Fine ni venis en larĝan straton kun altaj domoj, kiuj aspektis pli puraj. Mia akompananto eniris en unu el ili, kies pordo staris nefermita. Mi sekvis lin kaj ni estis en speco de butiko, kie multaj objektoj, kiel ekzemple tabakujoj, cigaringoj, tabako, cigaroj kaj cetere estis aĉeteblaj. La kuiristo aĉetis novan pipon kaj tabakon kaj demandis al mi, ĉu mi deziras pipon, sed mi malakceptis, ĉar mi ne povis fumi. Sur la Insulo fumis nur mia patro. Spite mia malakcepto li aĉetis por mi maldikan bastonon. Paginte li forlasis la butikon kaj mi refoje sekvis lin. Mi ekprenis mian bastonon