Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/106

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj volis imiti per ĝi la movadojn, kiujn per la sia faris la kuiristo, sed ho ve! Jam post malmultaj paŝoj ĝi glitis inter la ŝtonojn de la strato; mi ne rimarkis tion kaj kiam mi faris paŝon antaŭen, la bela donaco de la kuiristo subite rompiĝis. Peco restis inter la ŝtonoj kaj la pli longan pecon mi tenis en la mano. Mia akompananto laŭte ridis. Mi ridis ankaŭ, kvankam mi bedaŭris, sed kuiris miajn pizojn. Mi eltiris mian tranĉilon kaj fortranĉante la splitojn, mi promenadis plue kun mia plimallongigita bastono. La kuiristo komprenigis al mi, ke li volas aĉeti alian, sed mi ne akceptis, ĉar la mia estis sufiĉe longa. Kelkfoje ni ekhaltis antaŭ belaj butikoj, sed plej multe mi admiris dikan altan turon en la mezo de kvadrata placo. Estis la unua fojo, ke mi vidis la malsupran parton de turo. Mi tamen ankaŭ esplorrigardis la supran parton por vidi la sonorilon, kiu ja ĉiam sonoradas, kiam homoj iras preĝejon, sed mi ĝin ne vidis. En tiu momento mi ekaŭdis post mi laŭtan bruadon kaj turnante min, mi ekvidis aron da rajdantoj sur ĉevaloj. Mi ekhaltis por rigardi ilin pli bone. Ĉiu rajdanto havis longan lancon en la mano kaj portis altan ĉapelon faritan, kiel mi supozis, el pentrita kaprina felo. Daŭris longan tempon[**] antaŭ ol la lasta preteriris kaj ni refoje ekpromenis.

—Kozakoj!— diris la kuiristo.

Mi do vidis aron da kozakoj. Kvankam mi promenis jam pli ol unu horon, la stratoj ne finiĝis, sed ŝajnis al mi, ke ni fine alvenis al nia celo, ĉar la kuiristo refoje eniris domon. La pordo, tra kiu ni eniris, estis alta kaj ĉe la vestiblo mi vidis virinon, al kiu la kuiristo parolis kelkan tempon. Ŝi fingre montris antaŭ sin kaj ni sekvis la direkton, kiun ŝi estis montrinta. Ni laŭiris longan koridoron, ĉe kies du flankoj estis multaj pordoj. Flanke de ĉiu staris pentrita litero aŭ ciferoj.