Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/107

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fine la kuiristo trovis la numeron, kiun li serĉis. Li malfermis la pordon kaj eniris. Ni troviĝis en ĉambreto, kie maljuna virino sidis laboranta ĉe tablo. Apenaŭ ŝi vidis nin, ŝi salte leviĝis kaj falis sur la kolon de la kuiristo, kiu ŝin kisis. Post tiu kora saluto ni sidiĝis kaj la virino, kiu estis tre ĝoja, komencis paroli kun la kuiristo, kiu laŭ mia opinio estis ŝia filo. Ili multe parolis pri mi kaj la virino regalis min per kuketoj, buterpanetoj kaj kafo kun sukero. Kvankam mi ne malsatis, mi manĝis por fari al ŝi plezuron. Ŝi karesis miajn harojn, ridetis kaj estis tre feliĉa, ĉar ŝia filo revenis. Ni restis longan tempon, post kiu la kuiristo ekstaris por foriri kun mi. Antaŭ ol foriri el la ĉambreto, li donis al sia patrino multan monon, kiun ŝi metis en ŝrankon. La maljunulino akompanis nin ĝis la alta pordo kaj mansalutis nin ankoraŭ multajn fojojn; poste ni refoje estis sur la strato. Fine ŝia salutanta mano malaperis kaj ni daŭrigis nian vojon tra la labirinto de stratoj. Ĉu ni iris returnen al la haveno aŭ ĉu ni iris laŭ aliaj stratoj pli malproksimen en la urbo, mi ne sciis, ĉar preskaŭ ĉiuj stratoj similis unuj la aliajn, sed momenton poste mi kredis esti en strato, ke ni estis antaŭe. Mi aŭdis zumadon de voĉoj en unu el la domoj kaj en tiun eniris la kuiristo. Mi sekvis lin kaj ni estis en salono, kie staris longaj benkoj kun tabloj. Multaj homoj sidis tie kaj tie ĉi kaj laŭte interbabilis, ridis kaj trinkis flavan aŭ blankan likvoron. Post longa bufedo staris dika viro, kiu plenigis glasojn, dum alia viro disportis ilin al la sidantoj. Mi estis en marista trinkejo.

—Ivan! ... Ivan! ...— subite kriis voĉo.

—Ivan! ... Ivan! ...— kriis aliaj kaj Ivan, kiu estis mia akompananto, levis ambaŭ manojn, kunfrapadis ilin kelkajn fojojn kaj laŭte ridis; tiam li aliris al kelkaj homoj, sidantaj kune ĉe la sama tablo, kaj donis al ili