Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/108

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la manon. Ili salutis sin reciproke, post kio unu el ili fingre montris min, demandante ion, kio plengorĝe ridigis la aliajn. Ivan ridis ankaŭ, sidiĝis kaj ekrakontis, ĉiufoje rigardante min, kaj ĉar la aliaj ankaŭ rigardis min kun videbla surprizo, mi konjektis, ke la kuiristo rakontis, kiel liaj samŝipanoj trovis min sur la maro kaj ke neniu scias ankoraŭ, kiu me estas kaj de kie mi venis. Ĉiuj aŭskultis kun intereso kaj kiam mia amiko Ivan eksilentis, unu el la aliaj direktis kelkajn vortojn al la maristoj, kaj ĉiuj laŭte aplaŭdis. Intertempe la disportanta viro de la trinkejo estis metinta antaŭ Ivan glason da akvokolora likvoro, kiun li malplenigis tuj; post tio la disportisto alportis du glasojn, unu por Ivan kaj unu por mi. Mi gustumis la likvoron, sed kun abomeno elkraĉis ĝin, ĉar ĝi tiel brulis mian buŝon, ke larmoj eniris en miajn okulojn. La maristoj tre sin amuzis. Ŝajnis tamen, ke Ivan tre amis tiun trinkaĵon, ĉar li trinkis multajn glasetojn da ĝi kaj fariĝis tre gaja. La maristo, kiun oni tiel brue estis aplaŭdinta, nun ekstaris kaj ĉiuj rigardis lin. Mi estis tre scivola pri tio, kion li faros. Li flanken ŝovis kelkajn benkojn, tiel ke malplena loko formiĝis sur la planko. Tiam li eksidis sur unu kalkano kaj ĵetante antaŭen la alian kruron, li komencis danci laŭ stranga maniero. Jen li saltis antaŭen, jen malantaŭen, dum liaj kalkanoj laŭvice kaj laŭtakte tuŝis la plankon. Jen li subite ekstaris, turnis sin ĉirkaŭ si mem kaj dancis refoje antaŭen kaj malantaŭen, maldekstren kaj dekstren, de tempo al tempo kunfrapante la manplatojn post si kaj antaŭ si; tiel li dancis kelkan tempon dum ĉiuj maristoj en la salono atente lin rigardadis. Fine li haltis kaj eksidis, laŭte aplaŭdate de ĉiuj rigardantoj. Li fariĝis ruĝa pro forteca streĉado kaj eltrinkis la enhavon de granda glaso plena je bruna likvoro. Tiam li demetis la ĉapon kaj