Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/110

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi ekmiris pri lia malforteco kaj timis, ke li subite ekmalsaniĝis. Mi tre lin kompatis kaj kiam mi rigardis en liajn vitrecajn okulojn, mia kompato fariĝis ankoraŭ pli granda. Li volis paroli, sed ekparolis lingvon ankoraŭ pli strangan ol ordinare. Li balbutis en teruriga maniero, sed parolis, kvazaŭ mi komprenus ĉion, kion li diris. —Ho, se mi nur estus ĉe la haveno!— mi pensis, sed la haveno estis laŭ mia opinio tre malproksima kaj la fortoj jam ekforlasis la kompatindulon. Kelkaj buboj mokis lin kaj Ivan ekhaltis, rigardis la mokantojn per siaj vitrecoj okuloj kaj minacis ilin per la bastono, pro kio ili tre sin amuzis. Lia brako tiel peze ripozis sur mia ŝultro, ke mi nur kun peno restis staranta. Mi volis iri plue, sed ĉar la buboj denove mokis lin kaj montris sian langon, la kuiristo tiel furioziĝis, ke li lasis min por bati la mokantojn, sed ho ve! li falis sur la genuoj[**], post kio la buboj mokridis. Mi tamen sukcesis starigi lin kaj ni jam estis daŭrigontaj nian vojiron, kiam aliaj buboj alkuris, kiuj siavice mokadis la ebrian kuiriston. Li jam ne klopodis bati ilin, ĉar li timis fali, sed balbutante kaj minacante la bubojn per la bastono, li iris plue. Tuj apude estis butiko kun granda vitro, post kiu estis elmetitaj komercaĵoj. Ĉiam balbutante kaj irante kvazaŭ li estus luvanta boato, li alpaŝis al tiu vitro kiu rigardis internen. Tie interne staris du junaj virinoj, kiuj ne povis ne ridi pri la strangaj gestoj kaj paŝoj de la maristo. Li per sia bastono ankaŭ minacis ilin kaj ili paŝis posten, sed tuj poste aperis sur la sama loko sinjoro. Li per ordona voĉo diris kelkajn vortojn, kiujn la kuiristo tuj respondis, svingante la bastonon. Mi tiel ektimis, ke mi lasis mian amikon. La buboj kriis pli kaj pli laŭte per mokantaj vortoj. Ivan sin turnis por denove minaci ilin. Intertempe aro da scivolaj homoj kaj virinoj amasiĝis antaŭ la