Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/111

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

butiko por vidi, kio okazas. Ĉiuj ridis kaj sin amuzis. Mi tute ne sciis, kion pensi pri Ivan. Li sendube ne estis danĝere malsana (mi pensis), ĉar la homoj ne kompatis lin.

Inter la rigardantoj staris du sabre armitaj viroj, kiujn mi kredis esti soldatoj. Ili nur ridetis, sed diris nenion. Laŭ mia opinio ili ne estis policanoj, ĉar alie ili ja forpelus la netaŭgajn knabojn. Ĝuste la saman tempon, kiam Ivan sin turnis, alvenis du knaboj, el kiuj unu portis sur la brako korbon kun ovoj. Ili partoprenis la ĝeneralan ĝojon. Ivan jen minacis la sinjoron en la butiko, jen la bubojn. La butikisto fine aperis sur la sojlo de la butiko kaj diris kelkajn vortojn al la armitaj viroj, kiuj tamen ŝajnigis sin surdaj, ĉar ili faris nenion por silentigi la bubojn, nek por forkonduki la minacantan mariston. Ĉi tiu fariĝis pli kaj pli furioza kaj svingadis la bastonon, kvazaŭ li estus tuj ĵetonta ĝin al la ridanta homamaso. Subite ovo flugis tra la aero, priskribis belan duoncirklon kaj trafis la kuiriston ĝuste sur la nazon, kie ĝi disrompiĝis. Laŭtegaj ridegoj kaj kriegoj eksplodis ĉiuloke. La trafito kriegis kiel sovaĝulo, faris paŝon antaŭen por sin ĵeti sur la bubojn, sed faletis kaj lasis fali la bastonon. Li turnis sin por serĉi, kie ĝi falis, sed perdis la egalpezon kaj falegis, kapo antaŭen, tra la granda vitro. Laŭta tintado de rompiĝintaj pecoj de la vitro trafis miajn orelojn. La buboj kuris for kaj jen mi vidis la kompatindan kuiriston. Liaj kruroj pendis el la fenestro kaj la cetera parto de lia korpo kuŝis sur la elmetitaj komercaĵoj. Li tiris la krurojn post sin kaj jen li sidis sur la elmetejo. Li estis vundita sur la manoj kaj la vizaĝo, kaj momenton poste lia vizaĝo estis sangkovrita. Li jam ne parolis, sed rigardis ĉirkaŭe kvazaŭ ne sciante kio okazis. Mi staris je kelka distanco, sed ne