Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/114

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

supre de la muro. Mi laŭiris la muron kaj trovis feran barpordon, kiu staris duone fermita. Mi rigardis internen. Granda ĝardeno kun multaj arboj ĉe ĉiuj flankoj sin etendis antaŭ miaj okuloj kaj en la malproksimeco apud la muro mi rimarkis malaltan dometon. Mi iris tra la barpordo kaj ekpromenis. Nenie mi vidis homojn. Ĉiuloke sur la herbo staris krucoj el marmoro aŭ el ligno kun oraj surskriboj, kaj malgrandaj malaltaj tegmentformaj montetoj ŝajnis dissemitaj ĉiuloke inter la krucoj. Mi iris plue tra vojetoj bele rastitaj kaj miris pri la multaj girlandoj, kiuj kuŝis sur kelkaj montetoj aŭ pendis sur krucoj. Plej multe frapis min la granda silento, kiu regis ĉie. Nur kelkaj birdoj kantetis sur la arboj, sed krom tio mi aŭdis nenion. Mi pensis, ke la posedanto de tia ĝardeno estus tre riĉa sinjoro, sed samtempe mi ekmiris, ke la bela multekosta ĝardeno estis tute forlasita. Promenante plue preter benketoj, mi atingis la dometon. Ĝi estis preskaŭ malplena. Pentraĵoj malestis same kiel fotografaĵoj aŭ spegulo. Nur ŝnuroj tre dikaj kaj kvar fosiloj kuŝis ĉe unu muro, kaj ĉe la kontraŭa muro staris sur la sabla planko du tre strangaj objektoj el nigre pentrita ligno. Ili similis malaltajn benketojn kaj estis forporteblaj per du elstarantaj lategoj, najlitaj ĉe la du plej longaj flankoj. Sur ĉiu benketo kuŝis nigra tuko.

En ĉi tiu dometo mi decidis dormi, sed ĉar estis ankoraŭ tro frue, mi eliris por promenadi, ĝis kiam mi fariĝus dormema. Mi sekve promenadis tra la mallarĝaj vojetoj preter krucoj kaj montetoj, sidiĝis de tempo al tempo sur benko por kviete rigardi la belan ĉirkaŭaĵon. Fine mi laciĝis kaj eksentis, ke la dormo ekatakas min, kaj mi reiris al mia dometo. Mi kuŝiĝis sur unu el la malaltaj benketoj, kovris min per la nigra tuko, fermis la okulojn kaj baldaŭ ekdormis.