Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/115

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sesa Ĉapitro

Mi imitas filozofon — Mi klopodas "kuiri miajn pizojn" — Mia lito malaperas — Nova dormejo — La kvar strangaj "kestoj" — Mi serĉas laboron, sed ne ĝin trovas — La nova "kesto" — Miaj piedoj estas malsekaj — Nova hejmo — Mi estas lavata — La familio Romeskaŭ — Kiel mi silabas — Mi aŭdas muzikon — Kio mi volas fariĝi.

La postan matenon mi vekiĝis jam frue. La plej granda silento ĉirkaŭis min, kiam mi sidiĝis sur mia benko por pripensi kion fari. Mi memoris, ke Johano sin nomis "filozofo", ĉar li ĉiam agis laŭ cirkonstancoj. Mi tuj decidis sekvi lian ekzemplon, sternis la nigran tukon sur la benko kiel mi estis trovinta ĝin, kaj eliris eksterdomen.

Sur la Insulo kaj sur la ŝipo mi kutimadis lavi min ĉiumatene, sed ĉar en mia nuna dormeto sin ne trovis akvo, mi devis eliri nelavita. Tion mi trovis negrava, ĉar mi jam lavis min tiom da fojoj dum mia vivo; kaj ĉar mia dometo estis pura, mi imagis, ke neniu povus vidi, ke mi en ĉi tiu mateno ne lavis min. Cetere, povus ja okazi, ke mi iel renkontus akvon, kaj tiam mi lavus min tuj. La vetero estis mirinde bela kaj la birdoj kantadis pli bele ol la antaŭan vesperon. Min ravis ilia kantado, kaj eksidinte sur benko tuj apud mia dometo, mi aŭskultis. Neniam dum mia tuta vivo mi estis aŭdinta muzikon, sed multfoje mia patrino legis pri ĝi. Tiu kantado de la birdoj sonis en miajn orelojn, kvazaŭ ĝi estus muziko. Pensante ke mi same bone povus