Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/116

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aŭskulti promenante, mi ekpromenis kaj trairis multajn vojetojn, ĝi kiam mi atingis la grandan kradpordon. Ĝi staris nefermita kaj mi eliris la ĝardenon. Ŝajnis al mi strange, ke la posedanto ne fermis tiun pordon, ĉar se tio ne estis necesa, li ja ne bezonus ĉirkaŭigi la ĝardenon per alta muro. Kio ajn estus, mi ne komprenis tion, sed jam ne pensante pri ĝi, mi promenadis plue.

Johano ĉiumatene promenadis en la urbo Hamburgo kaj aĉetadis panojn kun sekvinberoj. Mi volis imiti lin kaj promenante serĉis butikon por havigi al mi tiajn panetojn. En la stratoj, kiujn mi estis trairinta, nenie estis panbutiko; mi sekve devis serĉi en aliaj stratoj. Sed timante perdi la vojon al mia dometo, mi bone atentis, kien mi direktis miajn paŝojn. En flanka strateto mi fine rimarkis, kion mi serĉis, kaj feliĉa, ke mi ne bezonus marŝi tra pluaj stratoj, mi eniris la butikon. Post ligna tablo, kiu aspektis kiel longa kesto, sidis dika juna virino kun ruĝaj vangoj. Ŝi afable ridetis kaj demandis ion al mi; anstataŭ respondi mi ankaŭ ridetis kaj montris kelkajn sekvinberajn panetojn. Ŝi metis du el ili sur la tablon antaŭ mi, sed mi montris al ŝi kvin fingrojn, komprenigante per tio, ke mi bezonas kvin panetojn. Ŝi rigardis min kun kompato, verŝajne ŝi kredis min surdmutulo, kaj elpoŝigante mian tutan trezoron, mi elprenis plenmanon da moneroj kaj etendis al ŝi mian manon. Ŝi rigardis min kun miro, ekzamenis la nikelajn monerojn kun atento, remetis ilin sur mian manplaton kaj elektis unu el la moneretoj el arĝento, kiujn al mi estis doninta la dancanta maristo. Mi prenis la kvin panetojn kaj eliris, ekstere mi enpoŝigis mian monujon. Rigardante malantaŭen al la afabla virino, mi vidis, ke ŝi salutas per la kapo ĉiam ridetante, kaj mi decidis tuj, ĉiam aĉeti miajn panetojn en tiu butiko. Returnante