Paĝo:Bulthuis - Idoj de Orfeo, 1923.pdf/118

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malfacile veturi sur tiuj du radoj kaj mi demandis al mi, ĉu mi povus lerni pieduzi ilin. Tiel rigardante kaj pensante, mi pasigis longan tempon kaj tiam mi denove ekpromenis.

Bedaŭrinde mi ne povis legi, alie mi irus al legsalono, same kiel Johano en Hamburgo. Sed por rigardi pentraĵojn, oni ne bezonas la legarton; mi do povus eniri muzeon, sed kie ĝin trovi? Mi ne povus informiĝi pri la vojo tien, nek pri la loko, kie mi povus auskulti koncerton, ĉar tiu sama barilo, la nesciado pri la lingvo de la Patersburganoj malebligis tion al mi. Ho, se mi nur povoscius paroli kiel la urbanoj, tiam sen dubo mi fariĝus filozofo kiel Johano; tiam mi povus lui subtegmentejon kaj ludi en la teatro; sed antaŭe mi devus studadi, sed kiel? Mi ja povus diri al neniu, ke mi deziras studadi. Ĉiuj tiaj pripensoj amasiĝis en mia kapo, kaj timante, ke fine min ekkaptus kapdoloro, mi decidis "kuiri miajn pizojn" kaj kviete atendi. La sorto ja helpus al mi, kaj provizore min kontentigis la penso, ke mi posedas dormejon por pasigi la noktojn, monon por aĉeti sekvinberpanojn kaj liberan tempon por promenadi laŭ deziro; kaj mi promenadis laŭdezire, ripozante en intertempoj sur benko, manĝante sekvinberajn panetojn, kiujn mi ĉiutage aĉetis de la afabla ruĝvanga virino, kiu baldaŭ konis min kaj ĉiam kredis min surdmutulo. La sperto instruis al mi, kiom mi devis pagi por kvin panetoj, kaj kun preta mono mi aĉetadis ilin en la sekvantaj tagoj, ĉiam je la sama tempo en la mateno. Ĉe puto mi trankviligadis mian soifon, tiel ke mi jam ne penis trovi laktovendiston. Kiam mi estis vespermanĝinta, mi regule iris al mia dometo, kaj refoje dormis tie sub tiu nigra tuko, kvazaŭ mi kuŝus sur mia propra lito de mia Insulo. Tiel pasis kvar tagoj. Kiam en la kvina vespero mi revenis en